Ponto de Čech

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Svatopluk Čech-ponto)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Prague 07-2016 View from Petrinska Tower img6.jpg

Ponto de Čech (ĉeĥe Čechův most), nomita laŭ la klasika verkisto Svatopluk Čech, estas ponto en Prago, konstruita inter 1905 kaj 1908. Je la fino de la ponto, en la Pariza strato, staras konstruaĵo de la fakultato jurista (1928-1929, verko de arkitekto L. Machoň, projektita de J. Kotěra). Sur la flanko de Letná troviĝas apud la ponto rotondo de Sta Maria Magdalena (1635). Supre, sur Letná, altiĝis la Stalin-monumento, forigita post falo de lia kulto.