Svava Jakobsdóttir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii ŝin oni povas sub ŝia persona nomo Svava.
Svava Jakobsdóttir
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1930 (1930-10-04)
en Neskaupstaður
Morto 21-an de februaro 2004 (2004-02-21) (73-jaraĝa)
en Rejkjaviko
Lingvoj islanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Alma mater Smith CollegeSomerville College vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto vd
Laborkampo literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Svava Jakobsdóttir (naskiĝis la 4-an de oktobro 1930 en Neskaupstaður, orienta Islando, mortis la 21-an de februaro 2004) estis islanda verkistino. Kiel infano ŝi pasigis kvin jarojn en Kanado, kie ŝia patro servis kiel pastro. Ŝi studentiĝis en Rejkjaviko en 1949 kaj poste studis anglan literaturon en Usono kaj en Anglujo. Ŝi studis en Somerville College (Universitato de Oksfordo) en 1952-1953. Ŝi laboris dum kelka tempo en la islanda Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, ĉe la Ŝtata Radio kaj kiel ĵurnalisto ĉe Morgunblaðið, la plej granda islanda ĵurnalo. Dum kelkaj jaroj ŝi estis parlamentano por Alþýðubandalagið (socialisma partio).

Pleje konata ŝi estas kiel verkisto. Ŝiaj unuaj verkoj estis la novel-kolektoj 12 konur (12 virinoj) (1965) kaj Veisla undir grjótvegg (Festeno sub ŝtonmuro) (1967) kaj la romano Leigjandinn (La luanto) (1969) kiu estas alegorio pri la subpremo de virinoj kaj malgrandaj nacioj. Ĉi tiuj verkoj estas originale novecaj kaj vekis multan atenton pro modernisma rakontmaniero kaj kritika pritrakto pri la pozicio de virinoj. Ŝia stilo estas mikso de banaleca realismo kaj libera fantazio, kie timigaj okazaĵoj estas prezentataj kiel memdiraj ordinaraĵoj kaj kliŝoj kaj stereotipa pensado estas atakataj. Svava verkis ankaŭ teatraĵojn, kiuj metas ŝin en la unuan vicon de islandaj dram-verkistoj. Inter tiuj estas Hvað er í blýhólknum? (Kiu estas en la plumba tubo?) (1970) kiu pritraktas la pozicion de virinoj kaj la edukadon de knabinoj pro la virina rolo; Æskuvinir (Dumjunecaj amikoj) (1976) kaj Lokaæfing (Fina ekzerco) (1983) kiu i.a. pritemas la teruraĵojn de nuklea milito. En ŝia romano Gunnlaðar saga (Historio de Gunnlöð) (1987) ŝi kunmiksas nuntempon kaj mitan antikvon en lirika kaj mistika maniero. Unu el ŝia plej famaj noveloj, Saga handa börnum (Rakonto por infanoj) estis tradukita de Baldur Ragnarsson.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]