Svazilando en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sibusiso Matsenjwa en la somera Olimpiko 2016
La olimpika flago

Sportista teamo de  Svazilando en la Olimpikoj post unua apero en 1972 ekde la jaro 1984 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj nur unufoje, en 1992, estis unusola svazia partoprenanto. La landonomo en 2018 en la angla estis ŝanĝita al formo pli proksima al la origina landonomo en la svazia lingvo. Tion eblus kopii per nova esperantlingva landonomo Esvatinio, en signifo de "Svazilando" aŭ "svazia lando", kaj tiom longe kiom nova esperantlingva landonomo ne konfirmiĝis per paperaj eldonoj de esperantlingvaj vortaroj, rekomendeblas plu uzi la vorton Svazilando, aŭ formale Svazia Reĝlando, kiel fidela traduko de la origina nomo en la svazia.

La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon.

Kunordigas la teamon la Svazilanda Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]