Sveda Akademio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La domo de la Sveda Akademio

La Svedan Akademion (Svenska Akademien [svénska akademíjn]) fondis en 1786 la reĝo Gustavo la 3-a de Svedio. Ĝi sekvis la modelon de la Franca Akademio, kaj havas 18 membrojn. Ĝia devizo estas "Talento kaj Gusto" aŭ Snille och Smak svedlingve. La unua celo de la Akademio estas progresigi la "purecon, viglecon kaj majeston de la Sveda lingvo". Tiucele la Akademio publikigas vortarojn.

Ekde 1791 la Sveda Akademio eldonas la gazeton Post- och Inrikes Tidningar.

La Akademio publikigas unuvoluman vortaron nomatan Svenska Akademiens ordlista (SAOL) kaj multvoluman vortaron similan al Oxford English Dictionary nomatan Svenska Akademiens ordbok (SAOB). SAOL atingis sian 12-an eldonon. La unua volumo de SAOB estis publikigita en 1898, kaj nun (en 2003) la laboro progresis ĝis vortoj komenciĝantaj per la litero T.

La nuna permanenta sekretario de la Sveda Akademio estas ekde la 1-a de junio 2009 Peter Englund, kiun antaŭis Horace Engdahl, kiun antaŭis Sture Allén. De 1901 la Akademio decidas ĉiujare, kiu ricevu la Nobel-premion pri literaturo, donata laŭ la testamento de la granda donacinto Alfred Nobel.

Listo de membroj ekde la fondo ĝis julio 2004:

Seĝo 1

Seĝo 2

Seĝo 3

Seĝo 4

Seĝo 5

Seĝo 6

Seĝo 7

Seĝo 8

Seĝo 9

Seĝo 10

Seĝo 11

Seĝo 12

Seĝo 13

Seĝo 14

Seĝo 15

Seĝo 16

Seĝo 17

Seĝo 18