Sveda lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sveda
Svenska
Mapo de ĉefe svedlingvaj regionoj
Mapo de ĉefe svedlingvaj regionoj
lingvo • moderna lingvo
Orient-Skandinavaj lingvoj
Parolata en Svedio, Finnlando
Parolantoj 9 244 250
Denaskaj parolantoj 9.300.000
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermanaj lingvoj
Nordĝermanaj lingvoj
Sveda lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Svedio, Finnlando
Reguligita de Svenska Akademien
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sv
  ISO 639-2 swe
  ISO 639-3 swe
  SIL SWD
  Glottolog swed1254
Angla nomo Swedish
Franca nomo suédois
Vikipedio
vdr

La sveda lingvo apartenas al la orienta branĉo de la nordĝermana lingvaro. Ĝi estas parolata en Svedujo, en Alando kaj en partoj de Finnlando, de ĉ. 9 000 000 homoj. La sveda lingvo proksime parencas al la norvega kaj la dana lingvoj, kaj la uzantoj de la tri lingvoj havas nur malgrandajn malfacilaĵojn interkompreniĝi. La sveda havas relative multajn vokalojn, kiuj entute fariĝas 18 vokalfonemoj.

Rikssvenska oni nomas la norman lingvon. Ĝi baziĝas sur la dialektoj ĉirkaŭ Stockholm kaj Mälardalen. Kvankam regionaj variantoj bazitaj sur lokaj dialektoj estas uzata, kaj la parola kaj la skriba rikssvenska estas normigita en la tuta lando. Kelkaj dialektoj distingas sin per la gramatiko, vortprovizo kaj ankaŭ la fonologio, kaj povas esti malfacile komprenebla por eksteruloj. Tiaj dialektoj maldisvastiĝas, eĉ se lokaj aŭtoritatoj ofte kuraĝigas al ilia uzado.

Al la plej fruaj tekstoj en ĝi apartenas la mezepokaj provincleĝoj. Dum la malfrua mezepoko la sveda, same kiel la dana kaj norvega sed malsame al la islanda, importis amason da vortoj el la platdiĉa lingvo. Aparta dialekto estas la gotlanda dialekto.

Specimeno (la Patro Nia)

Vår fader, du som är i himlen.
Låt ditt namn bli helgat.
Låt ditt rike komma.
Låt din vilja ske, på jorden så som i himlen.
Ge oss i dag vårt bröd för dagen som kommer.
Och förlåt oss våra skulder,
liksom vi har förlåtit dem som står i skuld till oss.
Och utsätt oss inte för prövning, utan rädda oss från det onda.

(Laŭ la oficiala sveda Biblio de la jaro 2000: Bibel 2000.)

Fader vår som är i himmelen!
Helgat varde ditt namn;
tillkomme ditt rike;
ske din vilja, såsom i himmelen,
så ock på jorden;
vårt dagliga bröd giv oss idag;
och förlåt oss våra skulder,
såsom ock vi förlåta dem oss skyldiga äro;
och inled oss icke i frestelse,
utan fräls oss ifrån ondo.
Ty riket är ditt, och makten, och härligheten,
i evighet.
Amen.

(Laŭ la oficiala sveda Biblio de la jaro 1917, kun postbiblia aldono.)

Historio

Skribsistemo

La sveda alfabeto havas 29 literojn, 26 de la latina alfabeto, kaj aldone tri; å, ä kaj ö. Tiuj tri oni rigardas kiel propraj literoj, ne kiel literoj kun diakritaj signoj.

A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z Å Ä Ö
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z å ä ö

Fonologio

Konsonantoj

Bilabialoj Labial-
dentaloj
Alveolaroj Retrofleksoj Post-
alveolaroj
Palataloj Velaroj Glotaloj
Nazaloj m n ŋ
Plozivoj p, b t, d ɖ k, ɡ
Frikativoj f, v s ʂ ʃ, ç,x h
Triloj r
Lateraloj l
Alproksimantoj j

Vokaloj

8 vokaloj ekzistas en ĉi tiun lingvon.

  • a
  • ä sama kiel ĝermana "ä" aŭ norvega "æ"
  • å sama kiel "o"
  • e
  • i
  • o
  • ö sama kiel ĝermana "ö" aŭ norvega "ø"
  • u
  • y sama kiel ĝermana "ü"

Gramatiko

Vortprovizo

Dialektoj

Vidu ankaŭ


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Svensk en la norvega Vikipedio.