Svelta verbasko
Verbascum virgatum | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
| svelta verbasko Verbascum virgatum L., 1753, Stokes | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Svelta verbasko, latine Verbascum virgatum, estas dujara planto el la familio skrofulariacoj; estas herbo alta de 50 cm ĝis 1 metro.
La tigo malpli larĝas ol tiuj de aliaj verbaskoj kaj angulecas. Ĝiaj haroj finiĝas per glando.
La folioj estas malparaj kaj dekuraj, ili multas laŭlonge de la tigoj, kiel ĉe ĉiuj verbaskoj; kaj sesilaj kaj eĉ dekuraj en la alta parto de la tigo, ili apenaŭ harozas kaj lancformas.

La floroj flavas kun gorĝo violkolora; ili solas aŭ grupiĝas po 2-5, formante nedensan grapolon; la pedikletoj malpli longas ol la brakteoj kaj la kaliko longas 6-8 mm; La plata korolo mezuras 25-40 mm diametre. La stamenoj kun violkoloraj haretoj posedas 2 longajn anterojn oblikve insertitajn. Floroj aperas inter junio kaj septembro.

La fruktoj estas kapsuloj pli longaj ol la persista kaliko.
Tiu sufiĉe malofta planto kreskas en ne kultivataj lokoj silicaj. Oni ĝin trovas en Britio, Irlando, Hispanio, Portugalio, Italio (Sicilio), Francio (okcidente kaj centre) kaj en Alĝerio.


