Sven Ziegler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sven Ziegler
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1935 (1935-10-20) (88-jaraĝa)
en Kopenhago
Lingvoj Esperantodanasvedanorvegagermanafrancaangla
Ŝtataneco Reĝlando Danio
Familio
Infano Michael Ziegler
Okupo
Okupo esperantistojuristojuĝisto • jura konsilisto • juĝistoŝtata funkciulo
vdr

Sven ZIEGLER (n. la 20-an de oktobro 1935[1] en Kopenhago) estas dana esperantisto, kiu en sia profesia vivo inter 1995 kaj 2005 estis kortuma prezidanto en Kopen­hago.

Dum 28 jaroj Ziegler havis sian laborlokon en "Østre Landsret", la orienta ĉefkortumo de Danio. La lastajn dek jarojn li prezidis ĝin, sed okaze de sia naskiĝ­a datreveno li pensiiĝis. Per tio malaperis el la publika atento unu el la plej gravaj kaj signifaj nomoj de la dana justico.

Sven Ziegler kandidatiĝis kiel juristo en 1960, kaj post mallonga restado en la Ministerio de Instruado, li venis en la Ministerion de Justico, kie li avancadis. En 1973 li fariĝis jura konsilisto de la tiama EK-­Komisiono kaj depost 1977 li konstituiĝis kiel juĝisto en la urba kortumo de Kopenhago. Samtempe kun la juĝista agado li interalie estis enketa gvidanto en la administracia proceso koncerne la pereon de la savŝipo RF 2, prezidis la komisionon koncerne la trans­lokigon de la Thule-anoj en Gronlando kaj partoprenis diversajn ministeriajn komi­sionojn kaj konsilantarojn.

Post pensiigo li rekomencis la lingvajn oku­pojn, interalie li legas litera­turon kaj biografiojn en la lingvoj kiujn li regas; la skandinavaj, la angla, la germana, la franca lingvoj kaj Esperanto. Koncer­ne la lastan, li junaĝe estis tre aktiva interalie en la Studenta Esperanto-Klubo kaj en la estraro de Universala Esperanto-Asocio, kaj ankaŭ li estis estrarano en la tiama CDEL.

Lia filo estas la dana politikisto Michael Ziegler (n. en 1968), kiu ekde 2006 estas la urbestro de la komunumo Høje-Taastrup, kaj ankaŭ konfirmiĝis por la periodo 2022 ĝis 2025.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]