Svetero

Svetero estas vestaĵo, tipe kun longaj manikoj, farita el trikita aŭ kroĉita materialo, kiu kovras la supran parton de la korpo. Kiam senmanika, la vesto ofte nomiĝas senmanika ĉemizo, senmanika svetero aŭ pli ĝuste veŝto.
Sveterojn portas plenkreskuloj kaj infanoj, ofte sur ĉemizo, bluzo, T-ĉemizo aŭ alia supraĵo, sed foje rekte sur la haŭto. Sveteroj estis tradicie faritaj el lano, sed nun povas esti faritaj el kotono, sintezaj fibroj aŭ ajna kombinaĵo de ĉi tiuj. Ekzistas ankaŭ laŭsezonaj sveteroj, inkluzive de la konata feri-tema Kristnaska svetero.
Kardigano estas trikita vesto kiu estas diferenca el la ĝenerala pulovero pro tio ke ĝi estas malfermebla antaŭen kaj fermebla per butonoj aŭ zipo. La nomo derivas el James Thomas Brudenell, 7a grafo de Cardigan aŭ Kardigano, kiu ŝajne uzis la veston en la Krimea milito. La ĉefa kruda materialo estas lano, sed eblas ankaŭ produkti ilin el silko aŭ kotono, sed lastatempe eblas fabrikado ankaŭ el artefaritaj tekstilfibroj.
Pulovero estas vesto kovranta la torson kaj la brakojn, senfenda, kiun oni surmetas traŝovante la kapon. La vorto devenas de la angla lingvo: pullover (to pull = tiri; over = super).