Svetlana Allilujeva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svetlana Allilujeva
Persona informo
Naskonomo სვეტლანა ალილუევა
Naskiĝo 28-an de februaro 1926 (1926-02-28)
en Moskvo
Morto 22-an de novembro 2011 (2011-11-22) (85-jaraĝa)
en Richland Center
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kojlorektuma kancero vd
Religio katolika eklezioRusa Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj rusaangla vd
Ŝtataneco RusioSovetunioUsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater MSU Faculty of History vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Svetlana Allilujeva
Familio
Patro Josif Stalin vd
Patrino Nadeĵda Allilujeva vd
Gefratoj Jakov ĜugaŝviliVasilij StalinKonstantin Kuzakov • Artem Sergeev • Alexander Davydov • unnamed boy Jughashvili(1916) vd
Edz(in)o Grigory Morozov • Yuri Zhdanov • William Wesley Peters • Ivan Svanidze vd
Amkunulo Brajesh Singh • Aleksei Kapler vd
Infanoj Joseph Alliluyev • Yekaterina Zhdanova • Chrese Evans vd
Profesio
Okupo tradukisto • aŭtobiografo • verkisto • memuaristo • filologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Svetlana Josifovna ALLILUJEVA, kartvele სვეტლანა იოსებინა ალილუევა, ruse Светлана Иосифовна Аллилуева, konata ankaŭ kiel Lana Peters (naskiĝis la 28-an de februaro 1926 en Moskvo, mortis la 22-an de novembro 2011 en Richland, Viskonsino, Usono) estis filino de Josif Stalin kaj Nadeĵda Allilujeva.

Kiam Svetlana havis ses jarojn, ŝia patrino memmortigis. Ŝi ne povis ricevi grandan atenton de ŝia patro, okupiĝinta pri publikaj aferoj, kvankam Stalin tre amis sian filinon.

En 1932-1943 ŝi studis en la lernejo # 25 en Moskvo, kiun ŝi finis kun laŭda mencio.

Poste ŝi komencis studi en la filologia fakultato de la Moskva Ŝtata Universitato, sed baldaŭ ŝanĝis direkton kaj plu studis en la historia fakultato, kie specialiĝis en la katedro de Nova kaj Nuntempa Historio.

En 1954 ŝi defendis sian tezon "Disvolviĝo de la antaŭaj tradicioj de rusa realismo en la sovetia romano" kaj iĝis Kandidato pri Filologio. Ŝi laboris kiel interpretisto de la angla lingvo kaj literatura redaktistino, tradukis plurajn librojn, inkluzive verkojn de la angla marksisma filozofo John Lewis. De 1956 ĝis 1967 ŝi laboris en la Instituto de la Monda Literaturo en la sektoro pri studado de la sovetia literaturo.

Svetlana Allilujeva estis formale kvarfoje edzino kaj havis kelkajn kromvirojn.

En 1944 ŝi edziniĝis al Grigorij Morozov. En ĉi tiu geedzeco Svetlana naskis filon Josif (1945-2008).

En 1949 ŝi iĝis edzino de Jurij Ĵdanov filo de Andrej Ĵdanov, grava aktivulo de la Komunista partio de Sovetunio. La 5-an de majo 1950 naskiĝis ties filino Ekaterina. La edzo ankaŭ adoptis Josif-on, la filo de Svetlana. En la aŭtuno de 1952 ili eksedziĝis.

La tria edzo estis Ivan Svanidze, doktoro pri ekonomio, filo de Aljoŝa Svanidze (frato de Ekaterina, la unua edzino de Stalin). La geedzeco daŭris de 1957 ĝis 1959.

La kvara edzo (civila geedziĝo) estis Brijesh Singh, hinda civitano, kiu laboris kaj estis kuracita en Moskvo. Iliaj interrilatoj komenciĝis en la 1960-aj jaroj. Ili volis geedziĝi oficiale, sed ĉi tio estis malpermesita tiam. Brajesh Singh mortis en 1966 kaj ŝi ricevis permeson transportigi lian kadavron al Hindio por kremacii ĝin laŭ la naciaj tradicioj. Tamen poste ŝi tie decidis eskapi al la Okcidento.

Ŝia kvina edzo estis William Wesley Peters (1912-1991), usona arkitekto. Ili estis edziĝintaj en 1970. Tiam Svetlana Allilujeva iĝis Lana Peters. La 21-an de majo 1971 naskiĝis ties filino Olga Peters, kiu poste ŝanĝis sian nomon al "Chrese Evans Peters" Ŝi loĝas en la usona urbo Portland, Oregono, kie laboras kiel vendistino. En 1973 Svetlana eksedziĝis de Peters.

En 1982 Lana moviĝis el Usono al Kembriĝo (Britio), kie ŝi sendis sian filinon Olga en Kvakeran internulejon. Ŝi ankaŭ iĝis vojaĝantino kaj vizitis preskaŭ la tutan mondon.

Novembre de 1984 (oni diras, ke laŭ peto de filo Josif) ŝi reaperis en Moskvo kune kun sia filino Olga, kiu tute ne parolis la rusan. Estis tuj restarigita ŝia sovetia civitaneco. Poste ili moviĝis al Kartvelio, kie havis plej bonajn kondiĉojn. En 1986 en Gori (naskiĝloko de ŝia patro Josif Stalin) ŝi celebris sian 60-an datrevenon.

Novembre de 1986 ŝi ricevis permeson reveni al Usono kune kun sia filino Olga.

Tie ŝi setlis en ŝtato Viskonsino proksime de la ŝtata ĉefurbo Madison. En tiea loĝejo por geolduloj ŝi mortis la 22-an de novembro 2011. Post kremacio ŝiajn cindrojn oni liveris al la filino Olga.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1959 Traduko de la libro far E.Rothstein "Munkena interkonsento" el la angla
  • 1967 "Dudek Leteroj al Amiko"
  • 1969 "Nur unu jaron"
  • 1984 "Malproksima muziko"
  • 1991 "Libro por miaj nepinoj: Reveno al la patrujo"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]