Saltu al enhavo

Svinhoa galinago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Svinhoa galinago

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Gallinago
Specio: Svinhoa galinago G. megala
Gallinago megala
R. Swinhoe, 1861
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Svinhoa galinago (Gallinago megala) estas eta fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Ĝi estas mezgranda (27–29 cm longa, kun enverguro de 38–44 cm, kaj pezo de 120 gm), longbeka, migranta galinago. La ordinara nomo omaĝas la britan naturscienciston Robert Swinhoe kiu unua priskribis la specion en 1861.[1]

Ĝi estas identigebla kiel galinago de la genro Gallinago pro sia kriptomodela nigra, bruna, sablokolora kaj blanka plumaro. Tamen, en la naturo ĝi ne estas facile distingebla disde la Lathama galinago kaj la Nadlovosta galinago.

Distribuado

[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas ĉefe en centra kaj suda Siberio kaj Mongolio. La tuta populacio migras kaj pasigas la nereproduktan sezonon ĉefe en orienta kaj suda Barato, Srilanko, sudorienta Ĉinio, Sudorienta Azio kaj Nov-Gvineo. Ĝi estis registrita dum migrado en orienta Ĉinio kaj foje en Japanio. Registroj en Aŭstralio estis ĉefe el la Supra Pinto de la Norda Teritorio kaj el nordokcidenta Okcidenta Aŭstralio.

Reprodukta habitato: arbaraj maldensejoj kaj herbejoj. Nereprodukta vivejo: malprofundaj nesalakvaj malsekaj regionoj de diversaj specoj inkluzive de rizkampoj kaj kloakaĵejoj, kun nuda koto aŭ malprofunda akvo por manĝado, kun proksima vegetaĵarkovro.

Ili manĝas ĉefe malgrandajn senvertebrulojn kiel tervermojn, moluskojn kaj insektojn.

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Por pariĝado la maskloj entreprenas memmontrajn flugojn kaj tamburadon pere de la vostoplumoj dum flugadaj malaltiĝoj.

Konservado

[redakti | redakti fonton]

Pro ampleksa teritorio kaj manko de pruvoj de gravaj populacimalpliiĝoj, la specio estas taksita kiel Malplej Zorgiga.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Beolens, Bo. (2003) Whose Bird? Men and Women Commemorated in the Common Names of Birds. London: Christopher Helm, p. 331–332.
  • Hayman, Marchant kaj Prater, Shorebirds (ISBN 0-395-37903-2)
  • Higgins, P.J.; & Davies, J.N. (eds). (1996). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 3: Snipe to Pigeons. Oxford University Press: Melbourne. (ISBN 0-19-553070-5)
  • Lane, Brett; & Davies, Jeff. (1987). Shorebirds in Australia. RAOU: Melbourne. (ISBN 0-17-006824-2)
  • National Photographic Index of Australian Wildlife. (1987). The Shorebirds of Australia. Angus & Robertson: Sydney. (ISBN 0-207-15348-5)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Carey, Geoff kaj Urban Olsson (1995) Field Identification of Common, Wilson's, Pintail and Swinhoe's Snipes Birding World 8(5): 179-190