Svisa Espero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titolbildo de Svisa Espero n-ro 1/2015

Svisa Espero estis revuo eldonita inter 1903 ĝis 1973 kiel oficiala organo de Svisa Esperanto-Societo. Aktuale Svisa Espero estas nova svisa revuo pri daŭripovo lanĉita en 2015 kaj aperante kvarlingve, france, itale, germane kaj esperante.

Oficiala Organo de SES de 1903 ĝis 1973[redakti | redakti fonton]

Svisa Espero estis fondita kune kun Svisa Esperanto-Societo en 1903. Ĝiaj unuaj redaktistoj estis Théodore Renard, Edouard Mallet kaj Edouard Bernard.[1]

Svisa Esperanto-Revuo de 1971 ĝis 1990[redakti | redakti fonton]

Ek de 1973 ĝi estis alinomita al Svisa Esperanto-Revuo, sed ĉesis aperi fine de la 1990-aj jaroj. Ĝi estis anstataŭigita de modesta informilo SES informas, kiu transprenis la rolon de la oficiala organo de SES.

Kvarlingva svisa revuo pri daŭripovo ek de 2015[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2015 Dietrich Michael Weidmann lanĉis sub la aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo kaj kun ĝia financa subteno novan svisan revuon pri daŭripovo, kiu portas konsiderante la grandan tradicion de Svisa Esperanto-Societo la nomon de la iama revuo Svisa Espero. La nova revuo enhavas la tekstojn ĉiam en unu el la tri oficialaj lingvojn de Svislandeo (germana, franca aŭ itala) kaj aldone paralele en Esperanto. La revuo estas sendita al svisaj politikistoj, gravuloj kaj personecoj de la publika vivo kaj gravaj instutucioj kaj havas eldonkvanton de pluraj miloj. Ĝi ampleksa inter 50 kaj 70 paĝoj kaj estas kvarkolora. La eldonejo estas la firmao Allsprachendienst Esperanto GmbH.

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.