Svisa Popolpartio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tonni Brunner prezidanto de Svisa Popolpartio

Svisa Popolpario (germane Schweizerische Volkspartei (SVP), france Union démocratique du centre (UDC), itale Unione Democratica del Centro (UDC) kaj romanĉe Partida populara Svizra (PPS)) estas dekstremo burĝkonservema politika partio de Svislando. Je federacia nivelo ĝi estas la plej elektoforta partio de Svislando kaj disponas pri la plej granda frakcio en la Federacia Asembleo. Ek de 1929 ĝis fino de 2007 la partio estis reprezentita en la Federacia Registaro. Per la malelekto de Christoph Blocher kaj la eksiĝo de Samuel Schmid, la partio ĝis fino de 2008 ne plu estis reprezentita en la registaro. Per la elekto de Ueli Maurer la 10-an de decembro 2008 Svisa Popolpartio ek de la 1-a de januaro 2009 denove apartenas al la registaro.

La Svisa Popolpartio sukcesis kolekti en siaj vicoj praktike la tutan dekstran elektistaron. Ĝi konsekvence luktas kontraŭ la aliĝo al la Eŭropa Unio kaj estas ofte kritikata pri siaj rasismaj kaj fremdulmalamikaj tendencoj.

Eksteraj ligiloj

grekeOficiala retejo de Svisa Popolpartio