El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Svitávka
Svitávka estas kampurbo en Ĉeĥio troviĝanta en Moravio , distrikto Blansko . Vivas ĉi tie 1 803 loĝantoj (2022). La municipo dividiĝas en du partojn, la propran Svitávka kaj vilaĝon Sasina .
La unua skriba mencio de la vilaĝo estis en 1284 . La 10-an de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo .
Malfrue gotika preĝejo de sankta Johano Baptisto
Vilaoj de Löw-Beer en Svitávka
kruco kaj statuo de sankta Johano Nepomuka el la jaro 1708
burgo troviĝanta norde de la municipo
Moses Löw-Beer (1794–1851), fondinto de teksfabriko en Svitávka
Josefa Vejrychová-Dapeciová (1851–1937), verkistino, poetino kaj tradukistino
Alfred Löw-Beer (1872–1939), fabrikisto kaj nepo de Moses Löw-Beer.
Grete Tugendhat (1903–1970), entreprenistino, filino de Alfred Löw-Beer. Kun sia edzo Fritz ŝi lasis konstrui vilaon Tugendhat .
Jan Dokulil (1910–1974), katolika pastro, partopreninto de 2-a rezistmovado , poeto, radukisto, malliberigito de komunismo.
Mirko Foret (1922–1998), komponisto, trumpetisto kaj dirigento. La fondanta membro de Orkestro de Gustav Brom .
Zdeněk Palcr (1927–1996), skulptisto kaj restaŭrigisto.
Preĝejo de sankta Johano Baptisto
Malgranda vilao de Löw-Beer
Statuo de sankta Johano Nepomuka en placo
Kovrita ŝtuparejo ĉe la preĝejo
Partoj de kampurbo Svitávka (2)