Svjatlana Ciĥanoŭskaja
Svjatlana Ciĥanoŭskaja | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Святлана Георгіеўна Ціханоўская | |||||
Naskonomo | Святлана Георгіеўна Піліпчук | ||||
Naskiĝo | 11-an de septembro 1982 (39-jara) en Mikaševičy, Belorusa Soveta Socialisma Respubliko, ![]() | ||||
Lingvoj | belorusa • germana • angla • rusa [#] | ||||
Loĝloko | Gomel • Minsko • Litovio • Roscrea [#] | ||||
Ŝtataneco | Belorusio • Sovetunio [#] | ||||
Alma mater | Ŝtata Pedagogia Universitato en Mazir [#] | ||||
Partio | senpartia [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Sjarhej Ciĥanoŭski [#] | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • aktivisto de civilaj rajtoj • tradukisto • lingva instruisto • interpretisto • filologo [#] | ||||
Aktiva en | Minsko [#] | ||||
Aktiva dum | 2020– [#] | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Svetlana Georgievna Ciĥanovskaja aŭ Svjatlana Georgijevna CIĤANOŬSKAJA (beloruse Святлана Георгіеўна Ціханоўская, en Łacinka Śviatłana Cichanoŭskaja; ruse Светлана Георгиевна Тихановская[1]; Svetlana Georgijevna Tiĥanovskaja), naskiĝis la 11-an de septembro 1982 en Mikaŝeleviĉi, estas belorusia tradukisto, klerigisto kaj politikisto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Svjatlana Ciĥanoŭskaja estas tradukisto kaj instruisto pri la angla. Ŝi estas la edzino de la blogisto kaj jutubisto Sjarhej Ciĥanoŭski kiu estas kontraŭulo de la belorusa prezidento Aljaksandr Lukaŝenka kaj estis malliberigita la 29-an de majo 2020 pro agitado kontraŭ publika ordo. Ŝi tiam decidis sinprezenti al la prezidenta baloto en aŭgusto 2020. Ŝia kandidateco estis akceptita de la aŭtoritatoj kaj ŝi sukcesis kunigi la subtenantojn de Viktor Babriko (malliberigita en junio 2020 pro financaj deliktoj) kaj de Valeri Cepkalo (kies subtenaj subskriboj estis multnombre nuligitaj), kiuj ne plu povis kampanji[2].
Dum la kampanjo, ŝi malgloris la aŭtoritatan reĝimon de Aljaksandr Lukaŝenka, postulis la liberigon de la belorusaj politikaj malliberuloj kaj kritikis la administradon de la Pandemio COVID-19 en Belorusio[3]. Laŭ la oficialaj rezultoj, ŝi ricevis 10,9% da voĉdonoj, due post la prezidanto Lukaŝenka kun 80,08% da voĉdonoj[4]. Estas raportoj pri trompo kaj fraŭdo dum la elekto, [5] [6]kiel dum antaŭaj elektoj en Belorusio [7][8].
Dum ekis manifestacioj en la lando por protesti kontraŭ la reelekto de Lukaŝenka, ŝi rifuzis agnoski la oficialajn rezultojn, deklarante antaŭ la gazetaro: "La aŭtoritatoj devas pripensi, kiel transdoni al ni la potencon. Mi konsideras min venkinto de la baloto"[9].
La 11-an de aŭgusto 2020, la litovia ministro pri eksterlandaj aferoj Linas Linkevičius anoncis al la gazetaro ke Svjatlana Ciĥanoŭskaja foriris al Litovio, kie jam troviĝis ŝiaj infanoj[10].
Politika pozicio[redakti | redakti fonton]
En siaj intervjuoj Svjatlana Ciĥanoŭskaja ĉiam substrekas ke la opozicia movado en Belorusio havas nenion similan al la Eŭromajdano — amasaj tumultoj en Kievo en 2013, kiuj finiĝis per perforta eksigo de prezidanto Viktor Janukoviĉ. Ŝi substrekas ke la opozicio en Belorusio havas pozitivan agordon kaj postulas nur malfermajn, demokratiajn balotojn. Ŝi distanciĝas de Eŭromajdano en Ukrainio, substrekante: "Ni havas civilizitajn metodojn por solvi la problemojn. Ni deziras ĉion fari laŭleĝe". Ŝi opinias ke ne necesas elekti inter la okcidenta kaj orienta orientiĝoj, preferindas subteni bonajn rilatojn kun ĉiuj. Kiel sekvindan ekzemplon ŝi konsideras Pollandon kun ties evoluinta ekonomio. Tamen ŝi opinias ke Eŭropa Unio kaj Usono ne deziras grave enmiksiĝi je la belorusaj aferoj, kvankam ŝi insiste petas ilin admoni Lukaŝenka por ke li komencu dialogon kaj aranĝu la demokratian baloton[11].
![]() |
|
Ŝi akcentas ke ŝi postulas aranĝi novan prezidentan baloton por ke la homoj povu libere decidi sian sorton. Tamen ŝi mem ne planas kandidatiĝi denove.
![]() |
|
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Filip Noubel (07-09-2020) Lukaŝenka aŭ Lukaŝenko? Kial anglalingvaj amaskomunikiloj malsame skribas la familinomon de la belorusa ŝtatestro? (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 07-09-2020. Alirita 07-09-2020.
- ↑ (franclingve) En Belorusio, opozicio kuniĝas kontraŭ la prezidento Lukaŝenko legi rete arkivo
- ↑ (anglalingve) Belorusio: kontraŭ-registara protestantoj kunigas antaŭ prezidenta baloto legi rete arkivo
- ↑ (franclingve) Prezidenta baloto en Belorusio: la oponanto Svjatlana Ciĥanoŭskaja malagnoskas la rezultojn kaj postulas la venkon legi rete arkivo
- ↑ https://www.reuters.com/article/us-belarus-election-germany/germany-there-are-many-indications-of-electoral-fraud-in-belarus-idUSKCN2560Z6
- ↑ https://www.telegraph.co.uk/news/2020/07/14/protests-belarus-government-blocks-president-lukashenkos-rivals/
- ↑ https://www.atlanticcouncil.org/blogs/ukrainealert/lukashenko-vs-democracy-where-is-belarus-heading/
- ↑ https://www.rferl.org/a/five-factors-that-ensure-lukashenka-wins-every-election-in-belarus/30769963.html
- ↑ (franclingve) La opozicio malagnoskas la rezultojn de la prezidenta baloto en Belorusio legi rete arkivo
- ↑ (franclingve) Svjatlana Ciĥanoŭskaja, la ĉefa belorusa oponanto, forflugis Litovion legi retearkivo
- ↑ 11,0 11,1 11,2 Пётр Погожэльски (2020-08-04) Светлана Тихановская: Лукашенко «майданом» пугает бабушек. Никто из нас не хочет крови. Televido Belsat. Arkivita el la originalo je 2020-08-07. Alirita 2020-08-17.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Paĝo de Svjatlana Ciĥanoŭskaja en Facebook
- Kanalo de de Svjatlana Ciĥanoŭskaja en Youtube
- Stanislavo Belov (2020-09-14) Kio efektive okazas en Belorusio? (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2020-09-15. Alirita 2020-09-15. (pri protestoj en Belorusio en 2020)