Svojanov (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Burgo Svojanov situas en samnoma komunumo Svojanov en Ĉeĥio, en regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 15km sudoriente de Polička.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine reĝa burgo de Přemysl Otakar la 2-a, larĝigita en la 15-a jarcento, estis adaptita en renesanca kaj post incendio en 1842 en empira stiloj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1-a itinero: la burga arealo, restaĵoj de la malnova palaco, turo Hláska, burga ĝardeno
  • 2-a itinero: nova empira palaco kun ekspozicio pri historio de la burgo, daŭraj ekspozicioj – figuraj ceramikaĵoj de Jan Kutálek, imitaĵoj de mezepokaj vitraĵoj (pokaloj, glasoj), ĉeĥa pentroarto de la 19-a jarcento, reliefoj de R.Bruno

Praktikaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • La burgo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro.
  • Trarigardoj de la 1-itinero okazas memstare, la 2-a itinero kun ĉiĉerono.
  • En la burgo okazas diversaj kulturaj aranĝoj.
  • Aktualajn informojn vidu en la retpaĝaro.
  • Koordinatoj GPS: X:36-01-893, Y-55-00-515, ĉeno 0100HR

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]