Svratka (rivero)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Svratka |
Svratka | |
---|---|
Rivero Svratka en Brno rigarde al Bystrc | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 173,9 km |
Akvokolekta areo | 7 118,7 km² |
Averaĝa trafluo | 27,24 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 760 m |
Enfluejo | Dyje |
Geografio | |
Alfluantoj | Leskava, Svitava, Litava |
Svratka estas rivero en Ĉeĥio, maldekstra alfluanto de Dyje. Ĝi fontas ĉe la montoj Křivý javor kaj Žákova hora en la montaro Žďárské vrchy meze de Ĉeĥio. La enfluejo en Dyje troviĝas ĉe la maralteco de 170 metroj en la meza baseno de la akvobaro Nové Mlýny. En la regiono Vysočina ĝi ankaŭ formas parton de la landlimo inter Bohemio kaj Moravio.
La nomo Svratka verŝajne devenas de la malnovĉeĥa vorto "sworti" kun signifo "serpentumi". En la pasinteco oni ankaŭ nomis ĝin Švarcava.