Saltu al enhavo

Swansea City

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Swansea City
futbala klubo
Kluba nomo Swansea City Association Football Club
Fondita 1912
Stadiono Liberty Stadium
Kapacito 20.532
Prezidanto Julian Winter (ekde septembro 2020)
Trejnisto Alan Sheehan (ekde 18-a de februaro 2025)
Ligo Angla Futbala Ligo (EFL) ekde 2018 (antaŭe en la unua angla ligo de futbalo Premier League 2011-2018)
2024/2025 11-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

Swansea City (oficiale Swansea City Association Football Club) – neformale ankaŭ nomata The Swans ("la cignoj") – estas futbalklubo en la urbo Swansea de Kimrio. Ekde la sezono 2011/2012 ĝi konkuris en la unua angla ligo de futbalo (Premier League), kaj en februaro 2013 ĝi unuafoje gajnis futbalteaman trofeon en Anglio, nome la "ligan pokalon" (League Cup). Tamen en somero 2018 ĝi descendis al la Angla Futbala Ligo (EFL) ekde 2018, kaj tie en 2024/2025 havis la 11-a pozicion.

La klubo fondiĝis en 1912, je la nomo Swansea Town, kaj 1969/1970 renomiĝis Swansea City. En 1961 la unua vira teamo de la klubo estis la unua el Kimrio, kiu sukcesis atingi la UEFA-pokalon de pokalvenkintoj. Tiam ĝi malvenkis kontraŭ la klubo Motor Jena (nuna nomo FC Carl Zeiss Jena) de GDR. El la 1960-aj jaroj estas ankaŭ la rekorda spektantaro de la klubo: la matĉon de la 17-a de februaro 1968 kontraŭ la klubo Arsenal F.C. stadione vidis 32 796 spektantoj.

Kluba prezidanto ekde septembro 2020 estas Julian Winter kaj kiel la ĉefa trejnisto de la unua vira teamo de la klubo ekde 18-a de februaro 2025 funkcias Alan Sheehan.

celebraĵo en 2011 okaze de la avanco al la plej alta anglia ligo de futbalo