Sylvain Arend
Aspekto
| Sylvain Julien Victor Arend | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Nomo | Sylvain Julien Victor Arend |
| Dato de naskiĝo | 6-a de aŭgusto 1902 |
| Naskiĝloko | Robelmont |
| Dato de morto | 18-a de februaro 1992 |
| Aĝo je morto | 89 |
| Okupoj kaj profesioj | |
| Okupo | astronomo |
| Geografio | |
| Ŝtato | Belgio |
| Lingvoj | |
| Parolata lingvo | franca lingvo [+] |
| Portalo pri Homoj | |
Sylvain Julien Victor Arend (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1902 en Robelmont, mortis la 18-an de februaro 1992) estis belga astronomo.
Lia ĉefa studo estis la astrometrio, li laboris en la reĝa observatorio de Belgio en Uccle.
Li malkovris la periodan kometon 50P/Arend. Li kun-malkovris : kun Georges Roland, la kometon C/1956 R1 (Arend-Roland) ; kun Fernand Rigaux , la periodan kometon 49P/Arend-Rigaux.
Li ankaŭ malkovris la novaon Nova Scuti 1952 kaj 51 asteroidojn; el kiuj estas notindaj la amora asteroido 1916 Boreo ; la troja asteroido 1583 Antiloko ; 1563 Noelo, kiu ricevis la antaŭnomon de lia filo Noël Arend kaj 1652 Hergé, kiu honoras la bildliteraturiston Hergé.
La asteroido 1502 Arenda[1] estis tiel nomata en lia honoro.

