Sylvana Simons

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sylvana Simons
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1971 (1971-01-31) (53-jaraĝa)
en Paramaribo
Loĝloko Duivendrecht • Amsterdamo • Hoorn
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Parencoj Kenneth Leeuwin
Okupo
Okupo televida prezentisto • politikisto • radio-prezentisto
vdr

Sylvana Hildegard Simons (naskiĝis la 31an de januaro 1971) estas nederlanda trejnisto pri vivo kaj agado, kontraŭrasisma aktivulo kaj politikisto. Ŝi estas partiestro de BIJ1.

Simons naskiĝis en Paramaribo. Ŝi laboris kiel dancistino, kiel VJ ĉe TMF, kaj prezentis radiajn kaj televidajn programojn.

En 2016, ŝi fondis Artikolon 1-partion, kiu estis alinomita BIJ1 en 2017. De 2018 ĝis 2020, ŝi estis konsilisto en Amsterdamo.

Ŝi estis listpuŝanto de BIJ1 en la nederlanda ĝenerala balotado en 2021. BIJ1 akiris unu sidlokon, do ŝi estas kaj parlamenta gvidanto kaj parlamentano ekde marto 2021.