Oficina simfito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Symphytum officinale)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oficina simfito
oficina simfito
oficina simfito
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj, Magnoliopsida
Ordo: Eŭsteridoj I
Familio: Boragacoj, Boraginaceae
Subfamilio: Boraginoideae
Tribo: Boragineae
Genro: Simfito, Symphytum
Specio: S. oficina
Oficina simfito, Symphytum officinale
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oficina simfito (Symphytum officinale), ankaŭ nomata vera simfito, estas plantospecio el la genro simfito (Symphytum) en la familio de la Boragacoj (Boraginaceae). Ĝi estas uzata kiel kuracplanto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo
tigeto kun rigidharoj
harkovrita malsupra folia surfaco

Aspekto, „rizomo“ kaj folioj[redakti | redakti fonton]

Simfito kreskas kiel somerverda multjara herba planto kaj atingas kreskalton de plej ofte 30 ĝis 60 cm, malofte ĝis 1 metro. Ofte kreskas pluraj plantoj en grupoj. La „rizomo“ konsistas el dika purpur-bruna ĉefradiko kiu atingas longecon de 50 centimetroj. La tigoj kaj la folioj havas rigidajn harojn aŭ ĉe la subspecio Symphytum officinale subsp. uliginosum ili estas preskaŭ kalvaj.

La ĉe la tigoj alterne ordigitaj folioj estas grandaj. La plej malsupraj 30 ĝis 60 cm longaj kaj 10 ĝis 20 cm larĝaj folioj enhavas longajn tigojn. La foliplato estas langoforma ĝis ovforma kaj pinta supra fino.

Oficina sinfito aŭ oficina simfito (symphytum officinale), floraro kun violkoloraj ĝis purpuraj floroj
floraro kun flave blankaj floroj
floroj detale: stamenoj kaj faŭkaj skvamoj
unuopaj kamerfruktoj en matura stato

Floraro, floro kaj frukto[redakti | redakti fonton]

La planto floras de majo ĝis septembro aŭ oktobro. Multaj floroj staras en folihavaj multfloraj cincinoj. La 2 ĝis 6 mm longaj flortigetoj kapoklinas.

La duseksaj floroj estas radisimetriaj kaj kvinnombraj kun duobla florinvolukro. La kvin ĝis 7 mm longaj sepaloj estas je kvarono kunkreskintaj kaj la fino havas pintojn. La helpurpuraj estas malpure euĝe violaj, violkoloraj, sed ankaŭ flave blankaj, plej ofte 1,4 ĝis 1,5 (1 ĝis 2) cm longaj petaloj kaj ili havas retrofleksebajn pintojn. La korono havas ĉ. 4 mm longajn faŭkoskvamojn. Ekzistas nur unu cirklo kun kvin stamenoj; ili plej ofte estas kunkreskintaj kun koronan tubon. La ovario de la plej multaj floroj estas sterilaj.

Malofte la planto havas kamerfruktojn, ili disfendiĝis al glataj, brilaj, nigraj kameroj, kiu estas oblikve ovformaj kaj havas longecon de 3 ĝis 4 mm.

Kromosomnombro[redakti | redakti fonton]

La kromosomoj estas 2n = 24, 26, 36, 40, 48 aŭ 54.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La oficina simfito estas multjara duonroseda planto. La naboforma rizomo enhavas rezervsubstancon kaj ekzemple inulinon. La planto havas radikojn ĝis 1,8 metrojn profundajn. La vegeta reproduktado okazas per disbranĉigo kaj dispartigo de rizomoj.

habito en vivejo
marĉa simfito (Symphytum officinale subsp. uliginosum)

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La vasta disvastigejo de la oficina sinfito en Eŭrazio estas en la direkto Okcidento/Oriento- direkto de Hispanujo ĝis la okcidenta Siberio respektive Ĉinujo kaj en norda/suda-direkto de la Unuiĝinta Reĝlando ĝis Italujo respektive Rumanio. En Sudeŭropo la oficina sinfito estas relative malofta.

La oficina simfito estas t.n. indikplanto. Ĝi indikas nitrogenriĉan grundon. La planto preferas sunajn, duonombrajn, humidajn vivejojn.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de oficina simfito okazis 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 1, paĝo 136.

De Symphytum officinale L. (sinonimo: Symphytum bohemicum F.W.SCHMIDT, Symphytum officinale subsp. bohemicum (F.W.SCHMIDT) ČELAK.) ekzistas minimume du subspecioj:

  • Symphytum officinaleL. subsp. officinale: Ĝi troviĝas de Eŭropo ĝis Kaŭkazio kaj ĝis Siberio.
  • Symphytum officinale subsp. uliginosum (A.KERN.) NYMAN, sinonimo: Symphytum uliginosum A.KERN., Symphytum tanaicense STEVEN: Ĝi kreskas en Aŭstrio, Hungarujo, Ukraino kaj Rumanujo. La tigoj preskaŭ estas kalvaj.

Ekzistas hibridoj kun aliaj specioj, ekzemple: Symphytum ×uplandicum NYMAN , Symphytum asperum × Symphytum officinale, sinonimo: Symphytum peregrinum auct.).

Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

La plej grava enhavosubstanco estas alantoino, muko kaj rezino, asparagino, alkaloidoj, etera oleo, flavonoido, silicia acido, pirolizidinalkaloidoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Uzado en kuirado[redakti | redakti fonton]

Freŝaj folioj de la oficina simfito havas tre altan procentaĵon de proteino. La proteino estas tre altvalora. Aliflanke la alkaloido el simfito estas kancerogena.

Uzado en plantkuracado[redakti | redakti fonton]

En plantkuracado oni uzas sekigitajn radikojn (Symphyti radix) kaj ankaŭ la herbon (Symphyti herba) kaj la foliojn (Symphyti folium) de la simfito. Ili enhavas mukon, alantoinon, tanaĵon, rosmarenan acidon, ĥolinon kaj depende de la kultivregiono de la kultivaro la planto havas ankaŭ spurojn de pirolizidinalkaloidoj.

Jam en la antikvo simfito estis uzata por kuraci vundojn. Simfito stimulas la vundgranuladon. Hodiaŭ simfito estas permesata por kuraci de ekstere muskolajn kaj artikajn dolorojn, kontuzojn, troajn muskolajn streĉojn, distordojn kaj lokan plibonbigon de la sangofluo.

Ĉe ekstera aplikado oni povas apliki simfiton dum kvar ĝis ses semajnoj. La interna apliko ne eblas, ĉar kelkaj substancoj, precipe pirolizidinalkaloidoj estas kancerogenaj. Ĉe plantaj kuraciloj hodiaŭ ludas rolon hibridoj kiel Symphytum × uplandicum NYMAN var. Harras, kiu preskaŭ ne havas nocan efikon, ĉar grandparte mankas alkaloidoj.

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Oficina simfito estas kultivata. La vivodaŭro de la planto estas ĉ. 20 jaroj. Simfito kreskas rapide. Po kvar rikoltoj por jaro ne estas io eksterordinara. La planto bezonas grundon kun multe da nitrogeno kaj kalio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gelin Zhu, Harald Riedl, Rudolf V. Kamelin: Boraginaceae. en Flora of China, paĝo 359 Symphytum officinale teksto rete.
  • Symphytum officinale L. s. l., Arznei-Beinwell. W: FloraWeb.de. germane
  • Dankwart Seidel: Blumen. Treffsicher bestimmen mit dem 3er-Check. BLV, München u. a. 2001, ISBN 3-405-15766-8.
  • Michel Pierre, Michel Lis, Gertrud Scherf: Das BLV-Handbuch Heilpflanzen. Erkennen, sammeln, anbauen. Rezepturen und ihre Anwendung. Aus dem Französischen übersetzt von Lydia Riedel-Tramsek. BLV, München 2007, ISBN 978-3-8354-0144-0.
  • Ingrid Schönfelder, Peter Schönfelder: Das neue Handbuch der Heilpflanzen. Franckh-Kosmos 2004, ISBN 3-440-09387-5.
  • K. Hiller, M. F. Melzig: Lexikon der Arzneipflanzen und Drogen. 2. Auflage. Spektrum Akademischer Verlag 2010, ISBN 978-3-8274-2053-4.
  • Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands und angrenzender Länder. Die häufigsten mitteleuropäischen Arten im Porträt. 7., korr. u. erw. Auflage. Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2011, ISBN 978-3-494-01424-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]