Syndyoceras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Syndyoceras BW.jpg
Syndyoceras BW
Skeleto
Syndyoceras range

Syndyoceras estas malgranda formortinta genro de parhufuloj el la Protoceratidae familio. Ĝi estis indiĝena al Nordameriko kaj vivis ekde 24,8 Ma ĝis 20,6 Ma, dum la frua Mioceno, por ĉirkaŭ 4,2 miliono da jaroj, en nuntempaj Nebrasko kaj Vajomingo en la Grandaj Ebenaĵoj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo significas "du kunaj kornoj".

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Syndyoceras nomiĝis de Barbour (1905). Ĝia tipa specio estas Syndyoceras cooki. Ĝi asigniĝis al la Protoceratidae de Barbour (1905) kaj Carroll (1988) kaj al Kyptoceratini de Webb (1981), Prothero (1998), Webb et al. (2003) kaj Prothero kaj Ludtke (2007).

Ĝiaj plej proksimaj nunaj parencoj estas la kameledoj: la kameloj, la vikunoj kaj la lamoj.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

La krania dekoracio de Syndyoceras malsimilis la cerva. Ĝi havis du parojn de kornoj, la unua estis V-forma paro sur la muzelo, fuzeata ĉe la bazo, la dua paro situis inter la okuloj kaj la oreloj kaj estis kurbita internen kaj ete malantaŭen, la kornoj alfrontantaj unu la alian en duoncirkla formo. Kiel ĝirafaj ostokornetoj, tiuj etendaĵoj kovriĝis per haŭto, do ili ne estis veraj kornoj. Ili verŝajne uziĝis por elmontrado kaj batalado.

Krom la kornoj, Syndyoceras ankaŭ havis denteg-similajn kaninojn, kiujn ĝi eble uzis por elnradikigi tra gruno kaj plantetaro por nutro, similkiel nuntempa moskulo. La krania formo ankaŭ suggestias, ke ĝi povus esti havinta plenblovitan muzelon, samkiel tio de moderna altnaza antilopo.

Syndyoceras havis brunan felon.

La 1,6 m (5,2 cole) longa estulo similas cervon, havanta du hufajn piedfingrojn. Ĝi povis pezi super 60 kg. Kiel fruaj ĉevaloj, kiel Merychippus, ĝi havis po du vestiĝiaj eksteraj piedfingroj ĉiupiede, kiuj ne tuŝis la teron.

Ĝia alteco estis ĉirkaŭe unu metro.