Syzygium malaccense

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
malaka jamboso, malaka sizigio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Myrtales
Familio: Mirtacoj
Genro: Syzygium “sizigio“
Specio: Syzygium malaccense
Syzygium malaccense

aŭtoro: (L.) Merr. & L.M.Perry

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
fruktoj sur arbo

Syzygium malaccense, malaka jamboso, malaka sizigiomalaja rozpomo (sinonimo: Eugenia malaccensis) estas arbo el la familio de Mirtacoj.

arbo en Havajo

Ĝi estas ĉiamverda arbo, funde disbranĉiĝanta, ĝis 25 m alta kun rekta trunko kaj globoforma aŭ cilinroforma densa krono. La kontraŭsidaj, ledaj folioj estas malhelverdaj, ovalaj – oblongaj, kun pinta fino kaj 12-45 × 5-20 cm grandaj. la folioj estas je la supra flanko malhelverdaj kaj brilaj. La tigoj estas 0,5-2 cm longaj. La floraroj sidas ĉe la trunko kaj dikaj branĉoj (trunkoflorado) kaj konsistas el ĝis 12 floroj.

La violkoloraj aŭ malhelruĝaj floroj estas 5-7,5 cm larĝaj kaj konsistas el 5 verdaj sepaloj kaj ofte persikruĝaj ĝis malhelruĝaj (kelktempe blankaj, flavaj aŭ oranĝkoloraj) petaloj. Meze de la floro estas tre multaj okulfrapaj, ĝis 4 cm longaj stamenoj samkolora kiel la floro. La stamenoj portas flavajn anterojn.

La frukto estas longeca, pirformaj aŭ sonorilformaj, laŭlonge ripataj kaj 5-12 × 2,5-7,5 cm grandaj. Je la fino de la frukto estas niĉo, kie sidis la kaliko. La maldika ŝelo estas glata, brila, vakseca kaj fariĝas dum la maturiĝo rozkolora, brunruĝa aŭ ruĝa. La blanka suketa fruktokarno havas milde acidan, pomecan kaj malmulte aroman guston. La fruktoj estas sensemaj aŭ enhavas unu aŭ du globofomaj semoj, kiuj estas 1,6-2 cm longaj.

La fruktoj estas manĝataj freŝe aŭ prilaborataj al kompoto, deserto kaj ĵeleo. En Portoriko oni faras fruktvinon el la malaja rozpomo. La folioj kaj floroj estas manĝataj kiel legomo.

La malaja rozpomo estas indiĝena en Malajzio, sed kultivata ĉie en la Tropikoj.

juna planto en Havajo
juna planti en la Botanika Ĝardeno de TU Delft
floroj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Nederlandse vertaling: Tropische vruchten; Tirion (1999); ISBN 90-5210-339-9
  • Farbatlas Exotische Früchte: Obst und Gemüse der Tropen und Subtropen; Rolf Blancke; Verlag Eugen Ulmer (2002); ISBN 3-8001-3520-5
  • Farbatlas Pflanzen der Karibik und Mittelamerikas; Rolf Blancke; Verlag Eugen Ulmer (1999); ISBN 3-8001-3512-4
  • Pflanzen der Tropen; Jens G. Rohwer; BLV (2002); ISBN 3-405-15771-4
Nederlandse vertaling: Tropische planten: met inbegrip van bomen, struiken en voedselgewassen; vertaald uit het Duits door P. Heukels; Tirion Natuur (2003); ISBN 90-5210-520-0

Kategorie:fruktplantoj