Szalaszend
Szalaszend [salasend] unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Encs.
Bazaj informoj
- Areo: 18 km²
- Alto super marnivelo: 152 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.3776/21.127
- Loĝantaro: 1160
- Poŝtkodo: 3863
- Telefonprefikso: 46
Situo
Szalaszend situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Encs troviĝas 6, Miskolc 43 km-ojn.
Historio
La nuna vilaĝo naskiĝis en 1936, tiam unuiĝis 3 vilaĝoj Szala, Alsószend (=Suba-szend) kaj Felsőszend (=Supra-szend). La unua mencio devenis pri Szala el 1256 en latina formo "Zaladienses". La unua mencio aperis pri Szend en 1256 en formo "Scend". Aparte Felsőszend aperis en 1332 en formo "Felső Zend". En la 19-a jarcento en geografiaĵo estas legebla: en Alsószend troviĝas 197 hungaroj en 51 domoj; en Felsőszend troviĝas 163 hungaroj en 35 domoj; en Szala troviĝas 352 hungaroj en 78 domoj. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, poŝto.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Gerardo
- kalvinana baroka preĝejo el la 18-a jarcento
- baroka kastelo de Hőnig el la 18-a j.c., nun kulturdomo, biblioteko kaj administrejo (vilaĝdomo)
- akvorezervujo nomata Rakaca 1.5 km-ojn for, (1.5 km²-jn area, 3 km-ojn longa)
Fontoj
- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.vendegvaro.hu
- w.nagyvofely.hu
- w.gyaloglo.hu