Szarvas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Szarvas
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5540
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 428  (2023) [+]
Loĝdenso 89 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 51′ N, 20° 36′ O (mapo)46.8520.6Koordinatoj: 46° 51′ N, 20° 36′ O (mapo) [+]
Areo 162 km² (16 200 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Szarvas (Hungario)
Szarvas (Hungario)
DEC
Szarvas
Szarvas
Situo de Szarvas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Szarvas [+]
vdr

Szarvas ([sarvaŝ], slovake Sarvaš) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en Distrikto Szarvas, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas: cervo (vidu la blazonon!).

Kastelo en Szarvas

Geografio[redakti | redakti fonton]

Szarvas situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Körös, laŭ ĉefvojo Békéscsaba-Kecskemét, laŭ fervojo Mezőtúr-Orosháza. Mezőtúr 20, Orosháza 40, Békéscsaba 48, Kecskemét 74, Szeged 87, Budapeŝto 154 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue avaroj loĝis tie. La loko estis grava trapasejo de Körös, Anonymus (hungara kronikisto) mencias ĝin. La turkoj konstruis fuorteton, kiu kune kun la komunumo dum la reokupiĝo en 1686 detruiĝis. En 1722 la komunumo refondiĝis, poste iĝis kampurbo ĝis 1872. Klasika luterana preĝejo konstruiĝis en 1788, la pli nova en 1897. La katolika preĝejo pretiĝis en 1812, hotelo Árpád en 1896. La komunumo urbiĝis en 1966.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Apud la riverbordo troviĝas unu el la plej gravaj hungaraj arboretoj, ene estas kastelo de Bolza. Proksime estas ventomuelejo, kiu estis onidire geografia centro de Hungara reĝlando. La menciindaĵoj apartenas al Nacia parko Körös-Mures. Aparte menciindaj estas klasikisma kastelo de Mitrovszky (mitrovski) kaj gastejo de Bárány, en kiu nun estas kuracejo. Sakralaj vidindaĵoj estas:

Vido en arboreto de Szarvas
Aerfoto pri Szarvas

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Famaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]