Szolnok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Szolnok
urbo
Aera foto de Szolnok
Aera foto de Szolnok [+]

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hungario
Regiono Norda Ebenaĵo
Departemento Jász-Nagykun-Szolnok
Adreso Kossuth tér 9

5000 Szolnok

Poŝtkodo 5000, 5001
Telefona antaŭkodo (+36) 56
Kodo laŭ KSH 27854
Retpaĝaro info.szolnok.hu
Politiko
Urbestro (ekde 2013) Ferenc Szalay (Fidesz)
Demografio
Loĝantaro 72 786  (1-a de januaro 2015)[1]
Loĝdenso 397,03 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 11′ N, 20° 11′ O47.1820.18Koordinatoj: 47° 11′ N, 20° 11′ O
Alto 68 m [+]
Areo 187,24 km² (18 724 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Situo de Szolnok
Situo de Szolnok
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Szolnok [+]
Information icon.svg
vdr

Szolnok (pron. sOlnok) estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo. Ĝi estas administra centro de departemento Jász-Nagykun-Szolnok kaj ankaŭ havas la saman juron kiel tiu de departemento, fine ĝi estas administra centro de Distrikto Szolnok.

Iam hotelo, nun muzeo en Szolnok

Geografio[redakti | redakti fonton]

Szolnok situas centre de la departemento ĉe la alfluo de Zagyva en la Tison, kie estas grava voja kaj fervoja pontoj tra Tiso. La urbo okupas la areon de 18.723 ha. Ĝi havas la loĝantaron de (en 2001) 75.712.

Historio[redakti | redakti fonton]

Urbodomo de Szolnok

Ĉ. 1030 estis konstruita fortikaĵo de la estro de la areo, kies nomo estis Zounok . La nomo de la urbo estis unuafoje menciita en 1075.

Ekde 1552 ĝis 1685 la urbo estis sub turka jugo.

La urbo evoluis dank’ al la saltransporto sur la Tiso al komerca centro de la salo kaj la lignoprilaboro. En 1733 granda epidemio pri pesto okazis.

En la 19-a jarcento la trafika infrastukturo pliboniĝis per la regulado de Tiso kaj la konstruo de la fervojlinio inter Pest (urbo)-Szolnok 1843. Ankaŭ nuntempe Szolnok havas unun el la plej grandaj stacidomoj. En 1849 tie komenciĝis furora atako de hungara armeo kontraŭ la Habsburgoj. En 1881, la urbo havis 18.247 hungarajn loĝantojn, kiuj okupiĝis pri agrikulturo, manlaboro, fiŝkaptado kaj komerco per fruktoj, ligno kaj similaj. En 1919 kaj en 1944 denove gravaj bataloj okazis en la urbo. En 1956 tie formiĝis stabo de János Kádár.

En la urbo funkcias Altlernejo pri Komerco kaj Ekonomio (nun jam universitato) kaj Instituto por la Instruado de flugoficiroj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Triunuo en Szolnok

Sakralaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eduko[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Szolnok.

Famaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]