Székkutas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Székkutas (sEkutaŝ) estas vilaĝo kaj banloko en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Hódmezővásárhely. La loknomo signifas seĝo-puta.

Blazono de Székkutas

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Székkutas situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Békéscsaba-Szeged inter Orosháza kaj Hódmezővásárhely. Orosháza troviĝas je 10 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue avaroj loĝis tie. La nomo aperas unue en 1426 en formo Kwtas, sed la loko apartenis al Hódmezővásárhely dum la historio. En 1950 la komunumo sendependiĝis. En 1933 apoteko, 1957 sportejo, en 1962 impona kulturdomo, en 1975 vendejego konstruiĝis.

Ne menciitaj vilaĝservoj estas infanĝardeno, 2 lernejoj, interretejo, policano.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • novromanika kalvinana preĝejo de 1926, la turo estas 31 m-ojn alta
  • novgotika romkatolika preĝejo de 1925
  • ventomuelejo nomata Piroska
  • lago kaj termala kuracbanejo nomata Kakasszék

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

Germana verkisto Hugo Hartung (1902-1972) pasigis tie tempon post la 1-a mondmilito. Poste li verkis romanon "Ich denke oft an Piroschka" (=ofte mi pensadas pri Piroska). En la kulturdomo troviĝas memorĉambro de la verkisto.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la tiama Vásárhelykutas naskiĝis poeto kaj ministro Sándor Csizmadia.

Komunumoj pri kút (= puto) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Bakonykúti Cserkút Feketekút Forráskút Hárskút Hárskút Hercegkút
Hidegkút Kadarkút Kardoskút Kékkút Kerkakutas Keszőhidegkút Kiskutas
Kőkút Kutas Kútfalva Lókút Mélykút Nagykutas Nagysomkút
Némethidegkút Örménykút Pesthidegkút Salköveskút Sókút Sóskút Székkutas
Széleskút Szentistvánkút Szentkút Úrkút Zalaköveskút