Sándor Cserháti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Cserháti
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1852 (1852-09-14)
en Győr
Morto 13-an de aprilo 1909 (1909-04-13) (56-jaraĝa)
en Magyaróvár
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Jenő Cserháti
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Sándor Cserháti [ŝAndor ĉerhAti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cserháti Sándor estis hungara agronomo, profesoro. Lia nomo estis Hechtl Sándor ĝis 1876. Lia frato estis Jenő Cserháti.

Memortabulo pri Sándor Cserháti

Sándor Cserháti [1] naskiĝis la 14-an de septembro 1852 en Győr. Li mortis la 13-an de aprilo 1909 en Magyaróvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Cserháti frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo kaj Pozsony, poste li akiris agronomian diplomon en Ekonomia Altlernejo de Magyaróvár en 1873. Li plulernis 2 jarojn en Halle an der Saale kaj Lejpcigo. Hejmenveninta li ekinstruis en la altlernejo, kiu ĝuste tiam ricevis la rangon reĝa akademio. En 1878 li atingis la instruan rangon ordinara profesoro. Tiutempe li redaktis agronomiajn revuojn, liaj kontribuoj ofte aperis ankaŭ en aliaj gazetoj. En 1891 li establis esplorejon pri kreskaĵoj, kiun li gvidis ĝismorte. Li okupiĝis ĉefe pri sterkado.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A szarvasmarha táplálkozása (1877) - tradukaĵo
  • A trágyázás alapelvei (1886) - kun Tamás Kosutány
  • A talajnak mély művelése hazánkban (1891, germane: Die Ergebnisse der Tiefcultur in Ungarn, mit besonderer Berücksichtigung der Dampfcultur (1892))
  • A rétek trágyázása, különös tekintettel a Thomas-salak és kainit használatára (1898)
  • Az árpa termelése, különös tekintettel a sörárpára (1909)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]