Sándor Dévényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Dévényi

Foto: László Horváth (fotisto)
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1948 (1948-11-27) (75-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Sándor Dévényi [ŝAndor dEvEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dévényi Sándor estis hungara arkitekto, arkitekto pri eksteraj spacoj, altlerneja instruisto, membro de Hungara Arta Akademio (1997).

Sándor Dévényi[1] naskiĝis la 27-an de novembro 1948 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Dévényi devenis parte el kroata familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1967, poste li akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1973. Post la diplomo li laboris en ŝtata arkitektura laborejo 2 jarojn, poste li hejmenvenis en Pécs, kie li aliĝis al gupo de György Csete. En 1980 li akiris plian diplomon pri arkitekto pri historiaj monumentoj, en 1982 li finis majstrokurson, en 1987 li atingis la rangon ĉefinĝeniero. Depost fino de la socialismo li malfermis memstaran arkitekturan atelieron. En 1999 li akiris sciencan gradon DLA, post 2 jaroj li habilitiĝis kaj ekinstruis en Universitato de Pécs. Li ricevis premiojn inter 1988-2017, el kio elstaras premio Kossuth en 1999. Li havas edzinon.

Preĝejo en Kékesd

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tímárház, Pécs (1976-1984)
  • Akvárium-terrárium, Pécs (1982-1988, kunarkitekto)
  • ekstera spaco ĉe Nacia Teatro (Pécs) (1992-1993)
  • katolika preĝejo en Kékesd (1999-2009)
  • strando kaj banejo en Barcs (2000-2006)
  • fonto kaj ekstera spaco en Budapeŝto (2003)
  • kulturcentro en Nyíregyháza (2010-2011)

Elektitaj individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Vallomások (1997)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]