Sándor Légrády

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Légrády
Persona informo
Naskonomo Légrády Sándor
Naskiĝo 13-an de septembro 1906 (1906-09-13)
en Budapeŝto
Morto 15-an de junio 1987 (1987-06-15) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo oraĵisto • pentristo • poŝtmarkdesegnisto
vdr

Sándor Légrády [ŝAndor lEgrAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Légrády Sándor estis hungara grafikisto, pentristo, afiŝisto, oraĵisto, la plej granda hungara poŝtmarkoplanisto.

Sándor Légrády [1] naskiĝis la 13-an de septembro 1906 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de junio 1987 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Légrády aĝis 11, kiam János Istók komencis instrui lin, samtempe li estis helpisto en metiejo pri vitraloj. Depost la privata mezlernejo li akiris oraĵistan diplomon en Reĝa Industriarta Altlernejo, poste vitralistan diplomon en simila lernejo. Lia plej grava instruisto estis Dezső Kölber. En 1923 lia pentraĵo estis la plej bela en tutlanda skolta renkontiĝo. Ekde 1927 li estis vitralisto, poste inter 1931 kaj 1941 grafikisto en prestiĝa presejo. Li planadis bankbiletojn kaj poŝtmarkojn. Resume li kreis 111 poŝtmarkojn (inter (1932 kaj 1980). En 1941 li estis nomumita subministro. Dum sieĝo de Budapeŝto (1945) li akiris protektojn por Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár). En 1965 li studvojaĝis al Usono. Li (aŭ liaj artaĵoj) ricevis plurajn premiojn.

Verkoj de Légrády

Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memoriga poŝtmarko (2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]