Târnava (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Târnava (apartigilo)
Târnava
rivero
Bazaj informoj
Situo Baseno de Transilvanio
Longeco 28 km
Fluo
Fonto kunfluo de Târnava Mare kaj Târnava Mică
- Alteco super marnivelo 250 m
Enfluejo Mureș ĉe Mihalț
Geografio
Trairataj urboj Blaj, Craciunelu de Jos, Cistei, Mihalț.
Alfluantoj
- Dekstraj Târnava Mică, Șoimuș
- Maldekstraj Târnava Mare, Secaș
Map
vdr

Târnava [tırnava] (hungare: Küküllő, germane: Kokel) estas rivero en Rumanio, flanka rivero de Mureș en la Baseno de Transilvanio.

Ĝi ekestas per kunfluo de Târnava Mare kaj Târnava Mică ĉe Blaj kaj estas 28 km longa; se alkalkuli la longon de Târnava Mare, rezultas 249 km. Ĝian valon uzas vojo 14B, kiu norde de ĝi iras de Blaj al Teiuș, kaj la fervojo inter la samaj urboj.

La nomo de la rivero deriviĝas de slava vorto, kiu signifas "dorn(arbust)a" (ekz. ruse: терновник [ternovnik] = prunelo).