Tódor Kovács

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KOVÁCS Tódor (kováĉ), hungaro, pens. ŝtata fervojoficisto; instruisto de stenografio. Naskiĝis en la 31-a de decembro 1879 en Jászberény. Esperantisto de 1904 kaj eklaboris por Esperanto en Fiume (nun en Italujo). Multaj paroladoj kaj artikoloj, propagando inter la stenografoj kaj fervojistoj. En 1929 broŝuro pri Esperanto ĉe la fervojoj. Redaktoro de eta gazeto Revuo, 1932-33.