Tószeg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Tószeg
Iama riverobranĉo de Tószeg
Fora panoramo de Tószeg

Tószeg [tOseg] estas vilaĝo en meza Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Szolnok. La loknomo signifas: lago-ejo inter riverobranĉoj. Fakte, la regiono estas riĉa je lagoj, kanaloj, riverobranĉoj.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Tószeg situas en la dekstra bordo de Tiso, najbaras kun Szolnok kaj havas unusolan trairantan vojon kaj fervojon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis riĉajn objektojn jam el la bronzepoko, ĉar tiu ĉi loko estis iomete pli alta, la inundoj ne trafis la vilaĝon. La unua mencio okazis en 1368 en formo "Thozegh". Paŭlo Kinizsi ricevis la bienojn en 1466. Dum dominado de turkoj la vilaĝo ricevis la rangon episkopa opidumo, kiun poste perdis, ĉar la loĝantoj sekvis la kalvinismon.

La loĝantaro okupiĝas pri terkulturado kaj fiŝobredado. Oni vizitas la vilaĝon por ĉasado kaj fiŝkaptado.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]