Týn-preĝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Prague 07-2016 View from Old Town Hall Tower img2.jpg
Paroĥa preĝejo

de Virgulino Maria antaŭ Týn

Paroĥo Virgulino Maria antaŭ Týn
Dekanujo 1-a Praga Dekanujo
Diocezo Prago
Eklezia provinco Bohemio
Civito Malnova Urbo de Prago
Komunumo Prago 1
Distrikto Ĉefurbo Prago
Lando Bohemio
Ŝtato Ĉeĥio
Stato el la jaro 2007

Preĝejo de "Virgulino Maria antaŭ Týn" (kostel Panny Marie před Týnem) estas populare konata kiel la Týn-preĝejo.

La nuntempa gotika preĝejo, kies konstruo komenciĝis dum la regado de Karolo IV, estas jam la tria konstruaĵo sur tiu ĉi sankta tero. La unua estis malgranda romanika konstruaĵo, historie apartenanta al la "Ungelt" - la Týn-korto (2), la foircentro de Praha, kie eksterlandaj komercistoj aĉetadis kaj vendadis siajn varojn kaj por kiu oni fondis hospicon kun la nomita preĝejo. En la 15-a jarcento ĝi fariĝis ĉefa utrakvista preĝejo. Ĉi tie predikis la husana episkopo Jan Rokycana kaj tie li estis en 1471 entombigita. La Týn-preĝejo estas unu el la plej gravaj monumentoj de praga gotiko de la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Damaĝita de incendio, ĝia volbo estis renovigita en 1679 barokstile. La norda portalo, kies reliefo prezentas la Pasionon, estas verko de la metiejoj de Petr Parléř el la fino de la 14-a jarcento (aliro tra la mallarĝa strateto "Týnská" je la norda flanko de la preĝejo). La ĉefenirejo kondukas el la placo tra la domo n ro 604/14. La pentraĵo super la ĉefaltaro devenas de Karel Škréta kaj datiĝas je 1649. Inter la muroj de la preĝejo troviĝas tombo de la fama Tycho de Brahe, la korta astronomo de imperiestro Rudolfo II. Ĝi estas ornamita per rubandoj, inter ili ankaŭ la esperantista, kiun donacis danaj esperantistoj.