Toho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tōhō)
Sidejo.

Toho Co., Ltd.[1] estas japana kompanio por kino, scenejproduktado kaj distribuado.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas sian sidejon en Ĉijoda, Tokio, kaj estas unu el la kernaj kompanioj de la Grupo Hankju Hanŝin Toho. Ekster Japanio, ĝi estas plej bone konata kiel produktoro kaj distribuanto de multaj kaiju kaj tokusacu filmoj, la franĉizo de la tokusacu superheroo de televido Ĉouseiŝin, la filmoj de Akira Kurosawa, kaj la animeaj filmoj de Studio Ghibli, TMS Entertainment kaj OLM, Inc. Ankaŭ aliaj famaj reĝisoroj, kiel Yasujirō Ozu, Mizoguchi Kenji, Masaki Kobayashi, kaj Mikio Naruse, reĝisoris filmojn por Toho.

La plej fama kreitaĵo de Toho estas Godzilo, kiu aperis en 32 el la filmoj de la kompanio. Godzilo, Rodan, Mosro, Kingu Gidora kaj Mekagojira estas priskribita kiel la Kvin Granduloj de Toho pro la nombraj aperoj de tiuj monstroj en la tri epokoj de la franĉizo, same kiel en derivaĵoj. Toho partprenis ankaŭ en la produktado de nombrajn animetitoloj. Ties subfilioj estas Toho-Towa Company, Limited (ekskluziva distribuanto en Japanio de Universal Pictures tra NBC Universal Entertainment Japan and Paramount Pictures), Toho Pictures Incorporated, Toho International Company Limited, Toho E. B. Company Limited, kaj Toho Music Corporation & Toho Costume Company Limited. Tiu kompanio estas la plej granda kunposedanto (7.96%) de Fuji Media Holdings Inc.

Toho estas unu el la kvar membroj de la Asocio de Filmoproduktoroj de Japanio, kaj estas la plej granda el la kvar grandaj kinstudioj de Japanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 東宝株式会社, Tōhō kabushiki gaisha

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]