Tōkjō denrjoku
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Tōkjō denrjoku | |
---|---|
Jura formo | Kabuŝiki kajŝa (akcia societo japana) |
Fondita | 1-a de majo 1951 |
Sidejo | Ĉijoda-kvartalo, Tokio, Japanio |
Estr(ar)o | Masataka Ŝimizu, prezidanto |
Dungitoj | 38 227 |
Spezosumo | 5,643 bilionoj da enoj (2008/9) |
Agokampo | elektra energio |
ISIN-kodo | JP3585800000 |
TTT | www.tepco.co.jp |
Tōkjō denrjoku aŭ elektro de Tokio estas japana akcia kompanio, kiu provizas la regionon de Tokio per elektra energio. En la anglalingva mondo ĝi estas konata per sia mallongigo TEPCO.
Ĝi funkciigas plurajn nukleajn centralojn, inter ili la nuklea centralo Fukuŝima 1.
La firmao estas la kvare plej granda elektro-vendanto en la mondo kaj vendas proksimume tiom da energio kiom konsumas, ekzemple, Italio. En Japanio, kie aktivas dek kompanioj elektro-provizantaj, ĝi havas merkato-parton proksimume trionan.
Energi-centraloj[redakti | redakti fonton]
En 2009 la kompanio produktis elektran energion en multaj propraj centraloj:
- 160 akvo-energiaj centraloj kun suma povo de 8 987 MW
- 25 fosili-energiaj centraloj kun suma povo de 38 189 MW, el ili
- da nafta energio 10 830 MW
- da karba energio 1 600 MW
- da tergasa/metana energio 25.759 MW
- 3 nukleaj centraloj kun suma povo de 17.308 MW
- 1 ter-varma centralo kun povo de 3,3 MW
- 1 vent-energia centralo kun povo de 0,5 MW
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- La kompania emblemo konsistas el kvin cirkloj, formantaj literon "T"; la du subajn cirklojn ĉirkaŭas pli granda cirklo.