Tŝe (Ћ ћ; kursive Ћ ћ) estas la 23-a litero de la serba alfabeto. La litero signifas la senvoĉan alveolo-palatalansibalantanafrikaton [t͡ɕ].[1] La litero ћ estas derivĵo de la akaika litero djerv Ꙉ (fakte estis revivigo de tiu ĉi litero), kiu signifis kaj [t͡ɕ] kaj voĉan alveolo-palatalan sibalantan afrikaton [d͡ʑ]. La literon revivigis Dositej Obradović; Vuk Karadžić jam en 1814 proponis alfabeton kun la litero ћ por la fonemo [t͡ɕ].[2] Poste surbaze la sama litero Ꙉ estis kreita la litero ђ por la voĉa fonemo [d͡ʑ].[3] En la serba latina alfabeto al la litero ћ respektivas la litero ć.[1]