T. S. Eliot

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Thomas Stearns ELIOT (naskiĝis la 26-an de septembro, 1888, mortis la 4-an de januaro, 1965), estis poeto naskiĝinta en Usono, verkisto de teatraĵoj, kaj literatura kritiko.

Eliot naskiĝis en altklasa familio de Sankta Luiso, Misurio; la fama prezidanto de Washington Universitato Tom Eliot estis kvingrada kuzo. La gravaj verkoj de Eliot montras malmultajn signojn pri St. Louis, sed estis, dum lia juneco, meblovendejo Prufrock en tiu urbo.

Sed T.S. Eliot fondis lian vivon kaj literaturan karieron en Anglio, post la nuligo de planoj vojaĝi al Germanio pro la ekesto de la Unua mondmilito. Post la milito, en la 1920-aj jaroj, li pasigis tempon kun aliaj grandaj belartistoj en la kvartalo Montparnasse en Parizo, kie li estis fotografita de Man Ray. En la universitato li esploris Budhismon kaj lernis Sanskriton.

Per la influo de Ezra POUND li fariĝis konata per la eldono de poemo, The Love Song of J Alfred Prufrock ("La amkanto de J. Alfred Prufrock"), en 1915. Lia stilo estis freŝa kaj modernisma, en klara kontrasto al multe da la pastora poezio de tiu tempo.

En 1922, la eldono de The Waste Land ("La detruita lando") fariĝis unu el la ĉefaj ekzemploj de la nova ondo de poezio de tiutempo. The Waste Land estis vidata kiel reprezento de la seniluziiĝo de la postmilita generacio. Iuj opinias ke la distinga dependo je aludo, aparte al figuroj de greka kaj latina mitologio, de la poemo estas malforto kiu ekskludas la "averaĝan" leganton, sed tamen la poemo restas unu el la plej legataj verkoj de Eliot.

Lia pli malfrua verkaro estas pli religia, li estis konvertinta al la eklezio Anglikana, kaj enhavas i.a. la verkojn Ash-Wednesday ("Cindromerkredo") kaj Four Quartets ("Kvar kvaraĵoj"). Eliot konsideris "Kvar Kvaronpoemoj" sia majstroverko, ĉar ĝi fontis el lia vasta scio de mistikismo kaj filozofio.

El la teatraĵoj de Eliot, kiuj estas plejparte poeziaj, estas i.a. Murder in the Cathedral ("Murdo en la katedralo", 1935), rekte religia verko pri la morto de Skt. Tomaso Becket. Li konfesis influon de i.a. Lancelot Andrewes prediktanto de la 17-a jarcento. Pli malfrue, li estis dungita al la komitato formita por krei la "Nova Angla" tradukon de la Biblio.

En 1948, li ricevis la Premion Nobel de Literaturo, dum samtempe lia amiko Ezra Pound estis tenita en mensmalsanulejo.

Poste, lia libro de poezio por infanoj Old Possum's Book of Practical Cats ("La libro de Old Possum pri praktikaj katoj", 1939) estis la bazo de la popularega muzika teatraĵo de West End and Broadway verkita de Andrew Lloyd Webber, Cats ("Katoj").


Eksteraj ligiloj