TANU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
TANU
Tanganyika African National Union
Emblemo de TANU
partio
Lando  Tanzanio
Gvidanto Julius Nyerere
Fondiĝo 7-a de julio 1954
Dissolvo Januaro 1977
Ĉefa sidejo Daresalamo, Tanzanio
Ideologio Uĝamaa, Afrika socialismo, Afrikaj naciismoj
vdr

TANU (Tanganyika African National Union = Tanganjikia Afrika Nacia Unio) estis la plej grava partio en la lukto por la sendependeco de la teritorio de Tanganjikio en Orientafriko. En 1954 TANU estis fondita de la tiama instruisto de mezlernejo de Pugu, proksime de Daresalamo, Julius Nyerere. Nyerere estis la unua prezidanto de Tanganjikio (1962) kaj Tanzanio (1964) post la kuniĝo de Tanganjikio kun Zanzibaro.

En 1977, aliĝinte al la Afro-Shirazi Party de Zanzibaro, la partio fariĝis la Chama Cha Mapinduzi (CCM, Partio de la Revolucio, en la svahila).

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo TANU en la kataluna Vikipedio.