Tashiro Masashi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el TASHIRO Masashi)


TASHIRO Masashi (Hepburn), [taŝiro masaŝi] 田代まさし,(31-a de aŭgusto 1956 -) estas eks-televidartisto, membro de Rats & Star, moknome Marcy[māŝī].

Kiel artisto kaj amuzisto[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Saga-prefektujo. Post diplomiĝo de lernejo, li debutis kiel membro de grupo Japana Doo-wop Chanels, kun Suzuki Masayuki Kuwano Nobuyuki en 1980-aj. Poste Chanels renomiĝis la grupo Rats & Star en 1983, ĉar Chanel reklamaciis, sed Tashiro estis koncerna ilia furora disketo, li akiris popularecon en Japana muzika TV-programo "The Best Ten" k.c.

Post malorganizo de Rats & Star, li estis eltrovata ridigan talenton de Shimura Ken, membro de Japana komedia grupo The Drifters, kaj li trasiĝis en amuzistan mondon. Li estis moknomata "Imperiestro de Komika Spritaĵo" (ダジャレの帝王 daĵare no tei-o), "Geniulo de Rekvizito"(小道具の天才 kodogu no tensai), kaj ofte aperis en televid-reklamoj. Krome li aktivis kiel Kino-reĝisoro.

Falo en krimon[redakti | redakti fonton]

Tashiro estis enketata de polico pro subfotado jupon de virino en Toritsudaigaku-Stacio de Tokyu-Toyoko-Linio je 24-a de septembro 2000. Li ĉesis sian amuzistan laboron. En julio de 2001, li reaperis en amuzista mondo, sed 9-a de decembro li estis arestata ĉar li subrigardis banejon, plue rearestata pro havo kaj uzo de kontraŭleĝa stimulilo. En 2002 kiam li reĝisoras kinon,tiam oni pensis ke li reaperus en amuzistan mondon. Tamen, li okazis aŭto-akcidenton en junio 2004, plue en septembro li estis arestata pro uzo de kontraŭleĝa stimulilo.

Persono de la jaro de Gazeto Time en 2001[redakti | redakti fonton]

[1] En 2001, uzantoj de retforumo 2ch okazigis fifeston nomatan "Tashiro Matsuri". La uzantoj multefoje voĉdonis por Tashiro en enketo elekti "Persono de la jaro" (Person of the Year). 2ch-programantoj produktas programarojn nomatajn "Tashiro Kanono" (Taŝiro-hō, 田代砲), "Tashiro Mega-partiklo-kanono" (Mega-rjūshi Taŝiro-hō, メガ粒子田代砲), 25-foje ripetanta Taŝiro Kanono" (Niĵū-go renda Taŝiro-hō, 25連打田代砲) "Super-Taŝiro Kanono" (Chō Tashiro-hō, 超田代砲), por doni amason da voĉdonoj, Tiuj programaroj estis etpovaj, sed tro multe da uzantoj uzis la programarojn, ili duonfunkciigis servilon de Time (DoS-atako). Rezulte Tashiro provizore akiris 1-an sidlokon je 21-a de decembro 2001. Tamen oficistoj de Time eksciis ke tio estas eksterordinara, kaj Tashiro estis forigata el la enketo, finfine Rudy Giuliani akiris 1-an sidlokon. Dos-atakiloj Tashiro-kanonoj estas uzataj ĝis nun, okazigas iom problemojn en interreto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]