TED (prelegoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Logotipo de TED kun ĝia frapfrazo,
Ideoj disvastigindaj.
Chris Anderson parolas dum TED en 2007.

TED (el la angla Technology, Entertainment, Design = Teknologio, Amuzo, Fasonado) estas jarkonferenco, kies frapfrazo estas "ideoj disvastigindaj". La prelegoj kovras ampleksan temaron kiel scienco, arto kaj fasonado, politiko, edukado, kulturo, aferoj, tutmondaj demandoj, teknologio, disvolviĝo kaj amuzo. Inter la prelegantoj oni jam havis la usonan eksprezidenton Bill Clinton, Nobel-premiitojn James D. Watson, Murray Gell-Mann kaj Al Gore, la fondinton de Microsoft, Bill Gates, kaj la fondintojn de Google, Sergey Brin kaj Larry Page.

Pli ol 1000 TED-prelegoj estas disponeblaj por senpaga spektado en la reto (stato de aŭgusto 2011). Ĝis aprilo 2009, la prelegoj estis spektitaj pli ol 100 milionojn da fojoj, fare de 15 milionoj da homoj, laŭ la revuo Business Week.

Historio

TED estis kreita de Richard Saul Wurman kaj Harry Marks en 1984 kaj ĉiujare okazas depost 1990. Wurman forlasis ĝin post la konferenco de 2002 kaj la aranĝon transprenis Chris Anderson kun sia neregistara organizo The Sapling Foundation, dediĉita al la celo "antaŭenigi la povon de ideoj por ŝanĝi la mondon". En 2006 la kotizo por spekti la prelegojn kostis 4400 usonajn dolarojn kaj oni atingis tion nur per invito. Tiu sistemo ŝanĝiĝis en 2007 al jara membrokotizo de 6 mil dolaroj, kio inkluzivas la rajton spekti la konferencon, ricevi korespondaĵojn ktp.

Ekde junio 2006, TED-prelegoj fariĝis spekteblaj en ĝia retejo, Youtube kaj iTunes. La retejo de TED en 2009 ricevis la premion pri plej bona uzo de video dum la 13-a Annual Webby Awards.

Lingvoj

La Projekto de Malferma Tradukado de TED celas "atingi 4,5 miliardojn da homoj en la planedo, kiuj ne parolas la anglan" laŭ TED-kuratoro Chris Anderson[1]. Meze de junio 2009, 1060 volontuloj laboris por pli ol 2200 tradukaĵoj en 72 lingvoj, inkluzive de Esperanto (kp. la liston de TED-prelegoj); ĝis aŭgusto 2011 TED atingis 20 933 tradukojn en 81 lingvoj, kreitajn de 6026 tradukantoj. Aktuale (12-a de aŭgusto 2011) ekzistas 26 prelegoj kun Esperanto-subtekstoj (el 1008 anglalingvaj); el la 81 lingvoj, en kiuj ekzistas subtekstoj, Esperanto aktuale havas rangon 50.

En 2012 fare de David de Ugarte en Madrido unafoje okazis prelego en Esperanto kadre de TED-aranĝo, "Esperanto, lingvo por pensi pli bone".

TED-Premioj

TED-Premioj estis enkondukitaj en 2005, en la komenco por tri individuoj ĉiujare, sed post 2010 por nur unu individuo jare. Ĉiu ricevas po 100 mil usonajn dolarojn kaj la rajton eldiri en TED-konferenco unu sian "deziron por ŝanĝi la mondon".

2005 2006 2007 2008 2009 2010 2011
Bono Larry Brilliant Bill Clinton Neil Turok Sylvia Earle Jamie Oliver JR
Edward Burtynsky Jehane Noujaim Edward O. Wilson Dave Eggers Jill Tarter
Robert Fischell Cameron Sinclair James Nachtwey Karen Armstrong José Antonio Abreu

Fontoj

  1. physorg.com

Eksteraj ligiloj