TESS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
TESS
emblemo
kosma observatorio
Antaŭe Interface Region Imaging Spectrograph • Wide-field Infrared Survey Explorer vd
Poste Ionospheric Connection Explorer • Ionospheric Connection Explorer vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
TESS dum la fina muntado (2017)

La Transiting Exoplanet Survey Satellite (esperante "Sputniko por vaĉo de transitaj eksoplanedoj") , pli konata per sia akronimo TESS, estas malgranda kosmoteleskopo dediĉita al la serĉo de eksoplanedoj lanĉita la 18-an de aprilo 2018. La ĉefa celo de TESS estas sisteme identigi proksimajn ekstersunsistemaj nplanedojn kaj detekti kelkdek telurajn planedojn orbitantajn en la loĝebla zono de steloj kiuj estas kaj brilaj kaj proksimaj.

Por atingi tion, la kosmoteleskopo, kiu uzas la transitan detektan metodon, observas praktike la tutan ĉielon dediĉante 27 tagojn al ĉiu sektoro de la ĉiela volbo. TESS observas stelojn averaĝe 30 ĝis 100 fojojn pli helaj ol tiuj studitaj de la kosmoteleskopo Kepler, tiel faciligante la detekton de malgrandaj planedoj malgraŭ la uzo de detektiloj multe malpli efikaj ol tiuj de Kepler. La observoj de TESS rilatas precipe al steloj de spektra tipo G (flavaj nanoj) - kategorio al kiu la Suno apartenas - kaj K (oranĝaj nanoj). Pro la daŭro de la observaĵoj, la planedoj detektitaj devas havi orbitan periodon de proksimume dek tagoj averaĝe. La planedoj detektitaj de TESS devas tiam esti studitaj pli detale per pli potencaj instrumentoj kiel la infraruĝa kosmoteleskopo James-Webb.

TESS estas malgranda kosmoŝipo (350 kilogramoj) kiu portas kvar larĝangulajn fotilojn. Ĝi cirkulas en alta Tera orbito de 13,7 tagoj, en 2:1 averaĝa orbita resonanco kun la Luno, kun apogeo situanta preter la luna orbito, elektita ĉar ĝi ebligs plenumi la celojn de la misio restante ene de la projektfinanco. Tio estis selektita de NASA en aprilo 2013 kiel parto de la programo Explorer de NASA, dediĉita al malmultekostaj sciencaj misioj (200 milionoj da usonaj dolaroj), kaj evoluigita fare de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio. La primara misio devis daŭri du jarojn. La unua plilongigo de la misio de TESS ĝis 2022 estas konfirmita de la NASA en julio 2019 post taksado de la rezultoj, kiu vicigas la mision inter la plej indaj el tiuj, kies plilongigo estis taksita.