TF1

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Patrick Le Lay, estro de la franca televida programo TF1, pridemandita en la libro Les dirigeants face au changement (La geestroj fronte al la ŝanĝo), liveras sian koncepton pri televido kaj konsideras, ke la tasko de TF1 estas helpi Kokakolaon vendi sian produkton:

"Oni povas multmaniere paroli pri la televido. Sed en negoca perspektivo, ni estu realismaj: la funda tasko de TF1 estas helpi Kokakolaon, ekzemple, vendi sian produkton.
Por ke la reklama mesaĝo estu kaptita, necesas ke la cerbo de la televidanto estu libera. Niaj elsendoj celas ĝin liberigi, tio estas lin distri, ĝin malstreĉigi por prepari ĝin inter du mesaĝoj. Al Kokakolao ni vendas pecojn de disponebla homcerba tempo.
Nenio estas pli malfacila", li daŭrigas, "ol atingi tiun disponeblecon. Tie troviĝas la konstanta ŝanĝo. Konstante necesas serĉi la sukcesajn programerojn, sekvi la modojn, veli laŭ la tendencoj."

Ekstera liglilo