TGV

El Vikipedio, la libera enciklopedio
TGV, 2020
Mapo kun la reto de francaj TGV-linioj.
Mapo kun la reto de francaj TGV-linioj.
TGV trajntipo 2N2 en la pariza stacidomo Gare de Lyon.
TGV trajntipo 2N2 en la pariza stacidomo Gare de Lyon.

TGV ([teʒeve]) (de la franca: "Train à Grande Vitesse") estas franca altrapideca trajno.

La TGV-trajnojn produktas la franca entrepreno Alstom. Ĝi servas kiel franca nacia simbolo kaj estas unu el la plej sukcesaj rapidtrajnoj. La unua TGV ektrafikis la 22-an de septembro 1981 en la itinero Parizo-Liono.

La 3-an de aprilo 2007, la tipo V150 atingis mondan rekordon kun rapido de 574,8 km/h. (La japana maglevo havas la rekordon de 603 km/h.[1]).

TGV-teknologio estis adoptita sub diversaj nomoj en kelkaj aliaj landoj: [30] ekzemple Thalys (Belgio), KTX ( Sud-Koreio), Eurostar (Britio-Belgio-Francio). Acela Express/Avelia Liberty (Usono), Al-Boraq (Maroko), AGV (Italio).

Markonomo Ouigo[redakti | redakti fonton]

Ouigo estas la malmultekosta rapidtrajna servo de SNCF (francaj fervojoj). Tiuj trajnoj havas reduktitajn entrajnajn servojn. La servoj tradicie haltas en malpli okupataj duarangaj stacidomoj, foje ekster la urbocentro[2]. La laŭvorta traduko de la markonomo estas "yes go", sed la nomo ankaŭ alludas la anglan homonimon "we go" (ni iras).

Eŭropa reto de altrapidecaj trajnoj[redakti | redakti fonton]

Altrapida fervoja trako en Ĉinio inter Sichuan kaj Wuhan.

La jaro 2021 estis nomumita la Eŭropa Jaro de la Fervojo. La Eŭropa Komisiono volas antaŭenigi malmultekostajn rapidtrajnojn kiel unu el la respondoj al klimata ŝanĝo.


Trajnotipo Maksimuma
rapido
Nombro de
sidejoj
Longo Larĝo Pezo Povumo
(je 25 kV)
TGV Sud-Est 270 km/h 345 200, 2 m 2,81 m 385 tunoj 6.450 kW
TGV Atlantique 300 km/h 485 237,5 m 2,90 m 444 tunoj 8.800 kW
TGV Réseau 300 km/h 377 200 m 2,90 m 383 tunoj 8.800 kW
Eurostar Three Capitals 300 km/h 794 393.7 m 2,81 m 752 tunoj 12.240 kW
Eurostar North of London 300 km/h 596 318.9 m 2.81 m 665 tunoj 12.240 kW
TGV Duplex 320 km/h 512 200 m 2,90 m 386 tunoj 8.800 kW
Thalys PBKA 300 km/h 377 200 m 2,90 m 385 tunoj 8.800 kW
TGV POS 320 km/h 377 200 m 2,90 m 423 tunoj 9.600 kW
Mapo de altrapidaj fervojoj en Eŭropo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]