La TGV Thalys PBKA (Parizo – Bruselo – Kolonjo – Amsterdamo) estas kvar-kurentaTGV, kapabla veturi je 320 km/h, uzata de Thalys kaj kapabla veturi en Francio, Belgio, Germanio kaj Nederlando (male al la 'TGV Thalys PBA' (Parizo – Bruselo – Amsterdamo) kiu ne estas ekipita per la necesa ekipaĵo por veturi en Germanio).
Konstruita en 1996 kaj 1997, ĝi aspektas kiel TGV POS: la du lokomotivoj havas la estetikon de lokomotivoj 'TGV Duplex' kaj enkadrigas ok veturilojn je nivelo simila al la veturiloj de 'TGV Réseau'.