TISZA (partio)
| TISZA | ||
|---|---|---|
| partio | ||
| Komenco | 23-a de oktobro 2020 vd | |
| Lando(j) | Hungario vd | |
| Sidejo | Eger | |
| Adreso | Dobó István utca 16. | |
| Ideologio |
kristana demokratio • poreŭropismo • liberala demokratio • liberalismo • kontraŭkorupto | |
| Estro | Péter Magyar (ekde 22-a de julio 2024) | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
TISZA[1] (hungare: Tisztelet és Szabadság Párt) plene: Partio de Respekto kaj Libereco estas centrodekstra politika partio en Hungario[2]. La partia nomo estas hungara akronimo (vidu pli supre la vastigitajn literojn!). Ĝi estas gvidata de Péter Magyar. La Partio Tisza estas dediĉita al eŭropaj valoroj kaj la institucio de la Eŭropa Unio[3]. Cetere Tisza estas la dua plej granda rivero en Hungario havanta grandan popularecon. Slogano de la partio estas: Inundas la Tisza.
Péter Magyar estis Fidesz-ano havanta postenon en la ekonomio. Konflikto komenciĝis en lia familio, kiu etendiĝis al partia konflikto. Magyar rompis sian partian kontakton, poste tuj li trovis sin en centro de malkontenta amaso. Li ne havis tempon establi novan partion, sed li aliĝis al Eger al dormanta partio. Iom poste li estis partiestro. La partio akiris nacian eminentecon en 2024 kiam ĝi kandidatiĝis por la Eŭropa Parlamento kaj la komunumaj balotoj de Budapeŝto . Kun nur tri monatoj da preparado kaj neniu tutlanda organizado, ĝi atingis la duan lokon en ambaŭ balotoj. Ĉi tiu rapida kresko estas senprecedenca en hungara politiko, igante ĝin la ĉefa defianto de Fidesz sub la gvido de Viktor Orbán. Post nur tri monatoj da konstruado kaj sen nacia organizo, TISZA atingis la duan lokon, senprecedence rapida kresko en la hungara politiko, igante ĝin la ĉefa defianto de Fidesz, kiu estas en povo ekde 2010[4].
Politika programo
[redakti | redakti fonton]
Tisza kontraŭas la regantan dekstrulan aŭtoritatisman registaron de Viktor Orbán kaj malakceptas lian koncepton de "malliberala demokratio". Ĝi vidas sin ĉefe kiel popola organizaĵo de la politika centro kaj partoprenis en multaj kontraŭkoruptaj manifestacioj kontraŭ la registaro de Orbán (ekz. luksaj hoteloj ĉe la rivero Danubo aŭ la "hungara Versaille") interalie pro la malbona stato de la hospitaloj kaj la edukado[5]. Nacie, ĝiaj celoj inkluzivas la ĉesigon de registara kontrolo de la gazetaro/amaskomunikiloj kaj la redukton de demokratiaj deficitoj, kun la celo certigi la liberigon de miliardoj da eŭroj en EU-fondusoj, kiuj ankoraŭ ne estis elpagitaj pro kondiĉecaj regularoj[6][7].
La restrikta migradpolitiko de la Orbán-registaro estas subtenata de la partio Tisza kaj estos daŭrigata se Péter Magyar partoprenos en la registaro[8]. La partio publikigis balotprogramon la 7-an de februaro 2026.
Regado
[redakti | redakti fonton]La 12-an de aprilo 2026 kiel opozicianta estro de la partio Tisza Péter Magyar venkegis en la balotado de Hungario kaj finigis 16 jarojn de regado de Viktor Orbán. Tiam du rekordoj estiĝis: depost la socialismo estis la plej alta partopreno (80%), krome estis la plej granda diferenco inter TISZA kaj FIDESZ.
Noto kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Noto: Tisza estas ne sole la akronimo de la partinomo, sed ankaŭ la hungara nomo por la rivero Tisza .
- ↑ (hu) Alvarez, Péter (2024-04-10). "Mi az a TISZA párt? Minden, amit eddig nem tudtunk Magyar Péter új szervezetéről", index.hu. Alirita la 6-an de decembro 2024.
- ↑ (hu) Péter Magyar, Magyar Péter: Célunk Magyarországot visszavezetni az európai útra (Nia celo estas konduki Hungarion reen al la eŭropa vojo), Euronews , la 8-an de junio 2024. Alirita la 20-an de junio 2024.
- ↑ (hu) Barna Borbás, A jövő tényleg elkezdődött – győzött, de húsz éve nem roppant ekkorát a Fidesz (La estonteco vere komenciĝis - ĝi venkis, sed Fidesz ne estis tiel granda dum dudek jaroj). Válasz Online, la 10-an de junio 2024. Alirita la 22-an de julio 2024.
- ↑ (nl) Hotline Hongarije: Nicolaas in contact met een verscheurd...
- ↑ (hu) A Tisza Párt hivatalos honlapja Arkivigite je 2024-05-08 per la retarkivo Wayback Machine. Tisztelet és Szabadság Párt
- ↑ (hu) “Nem úszhatja meg Orbán, a maffiaállam feje” – Több ezren tüntettek Magyar Péter felhívására. En: rtl.hu, la 26-an de marto 2026.
- ↑ (de) Oliver Soos: Orban-Kontrahent Magyar "Wir sind das allerkorrupteste Land der EU". En: tagesschau.de, la 30-an de Maijo 2024. Alirita la 14-an de Aŭgusto 2025 (rete).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- magyartisza.hu (hungare) — la oficiala retejo de la partio Tisza

