TOI-700

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orfiŝo (konstelacio)
Situo

TOI-700 estas ruĝa nano je 101,4 lumjara distanco en la konstelacio Orfiŝo kiu enhavas la TOI-700 d, la unuan ekstersunsisteman planedon en la loĝebla zono samgranda kiel la tero malkovrita de la kosma observatorio Transiting Exoplanet Survey Satellite (TESS). TOI-700 estas la plej hela konata gastiganto de planedo kun grandeco de la tero en la plejofte loĝebla zono ĝis nun malkovrita (ekde januaro 2020).