Saltu al enhavo

TRAPPIST-1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
TRAPPIST-1

Artista bildo de la TRAPPIST-1 sistemo
Artista bildo de la TRAPPIST-1 sistemo

ruĝa nano • ultramalvarma nanstelo • stelo de granda propra movo • malgrandmasa planedo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • infraruĝa fonto
Historio de esploro
Trovinto John Gizis
Dato de trovo 1999
Indikoj
Observaj datumoj
(Epoko J2000.0)
Speco
Spektroklaso M8,0 ± 0,5
Rektascensio 23h 06m 29,3684s
Deklinacio −05° 02′ 29,032″
Distanco 12,429 9 ± 0,018 7 pc (∼40,5 lj)
Fota magnitudo (B)
Videbla magnitudo (V) 18,80
Konstelacio Akvisto
Radia rapido −56,3 km/s
Moviĝo:
 je rektascensio
 je deklinacio
Paralakso 80,451 2 ± 0,121 1 mas
Fizikaj propraĵoj
Maso 0,08 ± 0,009 M☉
Radiuso 0,117 ± 0,004 R☉
Absoluta magnitudo (V) 18,4 ± 0,1
Lumeco 0,000 5 L☉
Surfaca temperaturo 2 550 ± 55 K
Kvanto de pezaj elementoj [Fe/H] = 0,04 ± 0,08
Aĝo 7,6 ± 2,2 miliardoj da jaroj
Propraĵoj
Listo de steloj
vdr

TRAPPIST-1, ankaŭ nomita 2MASS J23062928-0502285, estas malvarmega ruĝa nano, iom pli granda sed multe pli masiva ol la planedo Jupitero, kaj multe pli malvarma ol la Suno. Ĝi situas proksimume 40,5 lumjarojn de la Tero, en la konstelacio Akvisto. Ĝia planedsistemo konsistas el almenaŭ sep terecaj planedoj, la plej multnombraj detektitaj ĝis nun. Temas pri planedoj kun dimensioj (grandeco kaj maso) similaj aŭ pli malgrandaj ol tiu de Tero[1] (inter 0,77 kaj 1,15 Terradiuso[2] kaj inter 0,33 kaj 1,16 Termaso). Ĉi tiu sistemo havas la apartaĵon esti tre kompakta ĉar ĉiuj planedoj situas en orbito pli malgranda ol tiu de Merkuro. Tri ĝis ses el ili situas en la loĝebla zono.

La stelon unuavice malkovris en 1999 la astronomo John Gizis kaj liaj kolegoj kadre de la programo Two Micron All-Sky Survey (2MASS)[3] ("2-mikrometra tutĉiela observado"). Tiam tri el ĝiaj planedoj estis malkovritaj en 2015 per la belga TRAPPIST-teleskopo (la TRAnsiting Planets and Planetesimals Small Telescope, "Malgranda teleskopo por transirantaj planedoj kaj praplanedoj") instalita sur du lokoj: ĉe la Observatorio La Silla, en Ĉilio[4] kaj ĉe la Observatorio de Ukajmeden en Maroko[5]. La informoj donitaj de tiuj du teleskopoj estis krucreferenciitaj kaj kompletigitaj per tiu de kvar teleskopoj bazitaj en Kanarioj, Havajo kaj Sud-Afriko kaj fine per observado daŭranta ĉirkaŭ dudek tagojn per la kosmoteleskopo Spitzer, ebligante malkovron de la kvar aliajn planedojn[6].

TRAPPIST-1 a, la stelo

[redakti | redakti fonton]

La stelo estas malvarmega nano. Ĝi estis listigita en la 2MASS katalogo (2003) kiel 2MASS J23062928-0502285 antaŭ ol la sistemo ricevis la nomon TRAPPIST-1 post kiam planedoj estis malkovritaj tie. Aldone al ĝia 2MASS-nomo, la stelo sekve ricevis ekde tiam la nomon TRAPPIST-1 a, kutime mallongigitan simple al TRAPPIST-1 kiam ekzistas neniu risko de konfuzo kun la tuta sistemo.

Ĝiaj radiuso kaj maso estas proksimume 11,5% kaj 8% de tiuj de la Suno, respektive, tio estas proksimume 20% pli granda ol Jupitero, kvankam 84-oble pli masa.

Tiu ĉi stelo havas laŭtaksan aĝon de 7,6 ± 2,2 miliardoj da jaroj. Ĉar ili estas multe malpli helaj kaj tute konvektaj, ruĝaj nanoj havas multe pli longan vivdaŭron ol la Suno. Stelo kun 8% de la suna maso, kiel TRAPPIST-1, restos sur la ĉefsekvenco dum ĝis 12 duilionoj da jaroj (700-oble de la nuna aĝo de la universo), tiam evoluos en bluan nanan stadion iĝante pli varma ("bluaj" kontraste al pli masivaj steloj kiuj iĝas ruĝaj gigantoj). Tiu ĉi stelo havas metalecon (la abundo de elementoj krom hidrogeno kaj heliumo) simila al la Suno, kun ferabundo je 109% de la suna valoro. Ĝia efika temperaturo estas 2566°K, kio igas ĝin la plej malvarma kunplaneda ĝisnune konata stelo[7], kaj ĝia lumeco estas 0,055% de tiu de la suno, ĉefe ĉe la infraruĝa radiado[8].

La planedsistemo

[redakti | redakti fonton]
Diagramo komparanta la grandecojn de la sunsistemo, TRAPPIST-sistemo kaj Jupitera sistemo (anglolingve)

La planedsistemo enhavas almenaŭ sep planedojn. Tiuj ĉi planedoj havas radiusojn proksimajn al tiu de la Tero kaj kompareblajn masojn[9].

Ili estas tre proksimaj al sia stelo, ĉirkaŭ kiu ili orbitas je tre mallongaj distancoj: ili estas ses ĝis kvardek fojojn pli proksime al sia stelo ol Merkuro estas al la suno en nia sistemo. Laŭ grandeco, la TRAPPIST-sistemo pli taŭge kompareblas al la Jupitera sistemo. La orbitoj estas en resonanco unu kun la alia: dum la planedo TRAPPIST-1 b rondiras ok rivoluojn, planedoj c, d, e, f kaj g kompletigas 5, 3, 2, 4/3 kaj 1 orbitojn respektive[10].

La sep planedoj plejverŝajne havas ligitan rotacion[4], tial ĉiam prezentas la saman flankon al sia stelo[11]. Tri el ili (TRAPPSIST-1 e, f kaj h) lokiĝas ĉe distanco al la stelo kiu ebligas ĉeeston de likva akvo.

La inklinoj de planedaj orbitoj relative al la ekliptiko de la sistemo estas malpli ol 0.1 gradoj, igante TRAPPIST-1 la plej plata planedsistemo en la NASA Ekzoplaneta Arkivo. La orbitoj estas tre cirklaj, kun minimumaj discentrecoj kaj estas bone laŭliniitajaj kun la rotacia akso de TRAPPIST-1.

Grandecoj kaj komponadoj

[redakti | redakti fonton]

La radiusoj de la planedoj estas taksitaj varias inter 77.5% kaj 112,9% de la radiuso de la Tero[12]. La planedo/stela masproporcio de la TRAPPIST-1-sistemo similas tiun de la luno/planeda proporcio de la gasgigantoj de la Sunsistemo[13].

La TRAPPIST-1-planedoj estas supozitaj havi komponadojn kiuj similas unu la alian[14] same kiel tiun de la Tero[15]. La laŭtaksaj densecoj de la planedoj estas pli malaltaj ol tiu de Tero[16] kio povas implici ke ili havas grandajn kvantojn de forflugemaj kemiaĵoj, kaj/aŭ malpli da fero ol la Tero. Ĉiukaze, la ĝisnunaj erarmarĝenoj pri la densecaj mezuroj kaj nescio pri la dikeco, kompono kaj ĉeesto de la atmosferoj ebligas la ekzistadon de multe da hipotezoj pri la planedaj modeloj.

Resonanco kaj tajdaj efikoj

[redakti | redakti fonton]

La planedoj estas en orbitaj resonancoj. La tempodaŭroj de iliaj orbitoj havas proporciojn de 8:5, 5:3, 3:2, 3:2, 4:3 kaj 3:2 inter najbaraj planedparoj[17], kaj ĉiu aro de tri estas en Laplace-resonanco, kiel la Jupiteraj lunoj Iono, Eŭropo (luno) kaj Ganimedo (luno)[18]. Simulaĵoj montris ke tiaj resonancoj povas resti stabilaj dum miliardoj da jaroj sed ke ilia stabileco estas forte dependa de komencaj kondiĉoj. La resonancoj plifortigas la interŝanĝon de angula movokvanto inter la planedoj, rezultigante mezureblajn variojn - pli frue aŭ poste - en siaj transittempoj antaŭ TRAPPIST-1. Tiuj varioj donas informojn pri la planedsistemo, kiel ekzemple la masoj de la planedoj, kiam aliaj teknikoj ne estas haveblaj[19].

La proksimeco de la planedoj al TRAPPIST-1 rezultigas tajdajn interagojn pli fortajn ol tiuj sur la Tero[20]. Ĉiuj planedoj atingis ekvilibron kun malrapidaj planedaj rotacioj kaj tajda ŝlosado, kiuj povas konduki al la sinkronigado de la rotacio de planedo al ĝia revolucio ĉirkaŭ ĝia stelo: ĉi tio igas unu duonon de la planedo por ĉiam fronti la stelon en permanenta tago kaj la alia duono ĉiam frontas for de la stelo en permanenta nokto[21]. Tamen, la reciprokaj interagoj de la planedoj povus malhelpi atingadon de plena sinkronigo, kio havus gravajn implicojn por la klimatoj de la planedoj. Tiuj interagoj povus estigi plenajn rotaciojn de la surfacoj de la planedoj rilate la stelo sur temposkaloj de pluraj Teraj jaroj. Vinson, Tamayo kaj Hansen (2019) trovis, ke la planedoj TRAPPIST-1d, e kaj f verŝajne havas kaosajn rotaciojn pro reciprokaj interagoj, malhelpante ilin sinkronigi sin al sia stelo. Manko de sinkronigo eble igas la planedojn pli loĝeblaj[22].

La planedoj verŝajne suferas grandan tajdan varmigon[23] pro deformadoj ekestiĝantaj de siaj orbitaj ekscentrecoj kaj gravitaj interagoj unu kun la alia[24]. Tia varmigo faciligus vulkanismon kaj degasadon precipe sur la plej internaj planedoj, kie degasado faciligus la establon kaj tenon de atmosferoj[25].

Ĉieloj kaj sekvoj de la stela lumo

[redakti | redakti fonton]

Ĉar la plej granda parto de la radiado de TRAPPIST-1 estas en la infraruĝa regiono, povas esti tre malmulte da videbla lumo sur la surfacoj de la planedoj; Amaury Triaud, unu el la kunmalkovrintoj de la sistemo, diris, ke la ĉielo neniam estus pli hela ol la ĉielo de la Tero ĉe sunsubiro[26] kaj nur iomete pli hela ol nokto kun plenluno. Nekonsiderinte atmosferajn efikojn, lumigado estus oranĝruĝa[27].

Por TRAPPIST-1e, la centra stelo estus kvaroble pli larĝa en la ĉielo ol la Suno sur la Tero[28]. Ĉiuj planedoj estus videblaj unu de la alia kaj, en multaj kazoj, videbliĝus pli grandaj ol la Luno en la ĉielo de la Tero[29], kaj ĉiu estus rekonebla kiel planedo prefere ol stelo. Ili spertus rimarkindajn retroirajn movojn sur la ĉielo[30].

Karakterizaĵoj de la planedoj de la TRAPPIST-1-sistemo

[redakti | redakti fonton]
Karakterizaĵoj de la planedoj de la TRAPPIST-1-sistemo
Planedo Maso (M🜨) Granda duonakso (au) Orbita periodo (Teraj diurnoj) Orbita necentreco Orbita klineco Radiuso (R🜨) Grunda gravito (g) Radiadoflukso
b 1.374±0.069 M🜨 0,011 55 1,510 876 37±0,000 000 39 0,006 22±0,003 04 89,56±0,23° 1.116 R🜨 1.102±0.052 4.153±0.160
c 1.308±0.056 M🜨 0,015 82 2,421 817 46±0,000 000 91 0,006 54±0,001 88 89,70±0,18° 1,095±0,031 R🜨  1.086±0.043 2.214±0.085
d 0.388±0.012 M🜨 0,022 28 4,049 959±0,000 078 0,008 37±0,000 93 89,89±0,15° 0,784±0,023 R🜨 0.624±0.019 1.115±0.04
e 0.692±0.022 M🜨 0,029 28 6,099 043±0,000 015 0,005 10±0,000 58 89,74±0,07° 0,910±0,027 R🜨 0.817±0.024 0.646±0.025
f 1.039±0.031 M🜨 0,038 53 9,205 585±0,000 016 0,010 07±0,000 68 89,72±0,04° 1,046±0,030 R🜨  0.951±0.024 0.373±0.014
g 1.321±0.038 M🜨 0,046 88 12,354 473±0,000 018 0,002 08±0,000 58 89,72±0,03° 1,148±0,033 R🜨 1.035±0.026 0.252±0.010
h 0.326±0.020 M🜨 0,061 93 18,767 953±0,000 080 0,005 67±0,001 21 89,80±0,02° 0,773±0,027 R🜨 0.570±0.038 0.144±0.006

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. « Les exoplanètes autour de Trappist-1 pourraient accueillir la vie (arkivo) », ĉe Futura, 6-a de februaro 2018
  2. S Grimm, B-O Demory, M Gillon, C Dorn, E Agol, A Burdanov, L Delrez, M Sestovic, A. Triaud, M Turbet, E Bolmont, A Caldas, J de Wit, E Jehin, J Leconte, S Raymond, V Van Grootel, A Burgasser, S Carey, D Fabrycky, K Heng, D Hernandez, et al., Astronomy & Astrophysics, Forthcoming article Received: 03 November 2017 / Accepted: 21 January 2018 DOI: https://doi.org/10.1051/0004-6361/201732233 (arkivo)
  3. « 10 Things : All About TRAPPIST-1 » (arkivo), solarsystem.nasa.gov
  4. 4,0 4,1 Michaël Gillon kaj aliaj, « Temperate Earth-sized planets transiting a nearby ultracool dwarf star » (arkivo), Nature,‎ 2-a de majo 2016, p. 1-16 (DOI 10.1038/nature17448)
  5. « Faculté des Sciences - TRAPPIST - Portail » (arkivo), www.trappist.ulg.ac.be
  6. Pierre Barthélémy, « Sept planètes rocheuses découvertes autour d’une étoile naine » (arkivo), Le Monde.fr,‎ 22-a de februaro 2017 (ISSN 1950-6244).
  7. Delrez, L.; Murray, C. A.; Pozuelos, F. J.; Narita, N.; Ducrot, E.; Timmermans, M.; Watanabe, N.; Burgasser, A. J.; Hirano, T.; Rackham, B. V.; Stassun, K. G.; Van Grootel, V.; Aganze, C.; Cointepas, M.; Howell, S.; Kaltenegger, L.; Niraula, P.; Sebastian, D.; Almenara, J. M.; Barkaoui, K.; Baycroft, T. A.; Bonfils, X.; Bouchy, F.; Burdanov, A.; Caldwell, D. A.; Charbonneau, D.; Ciardi, D. R.; Collins, K. A.; Daylan, T.; Demory, B.-O.; de Wit, J.; Dransfield, G.; Fajardo-Acosta, S. B.; Fausnaugh, M.; Fukui, A.; Furlan, E.; Garcia, L. J.; Gnilka, C. L.; Gómez Maqueo Chew, Y.; Gómez-Muñoz, M. A.; Günther, M. N.; Harakawa, H.; Heng, K.; Hooton, M. J.; Hori, Y.; Ikoma, M.; Jehin, E.; Jenkins, J. M.; Kagetani, T.; Kawauchi, K.; Kimura, T.; Kodama, T.; Kotani, T.; Krishnamurthy, V.; Kudo, T.; Kunovac, V.; Kusakabe, N.; Latham, D. W.; Littlefield, C.; McCormac, J.; Melis, C.; Mori, M.; Murgas, F.; Palle, E.; Pedersen, P. P.; Queloz, D.; Ricker, G.; Sabin, L.; Schanche, N.; Schroffenegger, U.; Seager, S.; Shiao, B.; Sohy, S.; Standing, M. R.; Tamura, M.; Theissen, C. A.; Thompson, S. J.; Triaud, A. H. M. J.; Vanderspek, R.; Vievard, S.; Wells, R. D.; Winn, J. N.; Zou, Y.; Zúñiga-Fernández, S.; Gillon, M. (8 September 2022). "Two temperate super-Earths transiting a nearby late-type M dwarf". Astronomy & Astrophysics. 667: A59. arXiv:2209.02831. Bibcode:2022A&A...667A..59D. doi:10.1051/0004-6361/202244041. ISSN 0004-6361. S2CID 252110654 – via arXiv.
  8. Fabbian, D.; Simoniello, R.; Collet, R.; Criscuoli, S.; Korhonen, H.; Krivova, N. A.; Oláh, K.; Jouve, L.; Solanki, S. K.; Alvarado-Gómez, J. D.; Booth, R.; García, R. A.; Lehtinen, J.; See, V. (2017). "The variability of magnetic activity in solar-type stars". Astronomische Nachrichten. 338 (7): 753–772. Bibcode:2017AN....338..753F. doi:10.1002/asna.201713403. ISSN 1521-3994. S2CID 53572712
  9. « Exoplanet discovery: Seven Earth-sized planets around a single star» (arkivo), NASA
  10. « Un cortège exceptionnel d'exoplanètes » (arkivo), CNRS, 22-a de februaro 2017
  11. Jean-François Cliche, « Exoplanètes : vivement James-Webb… » (arkivo), blogues.lapresse.ca/sciences, La Presse, 22-a de februaro 2017
  12. Srinivas, Susheela (August 2017). "Are There Habitable Worlds Out There? – The Quest for Exoplanets" (PDF). Science Reporter. 54 (8): 14–20. ISSN 0036-8512.
  13. Madhusudhan, Nikku (2020). Exofrontiers: big questions in exoplanetary science. IOP Publishing. ISBN 978-0-7503-1472-5. OCLC 1285004266.
  14. McDonough, William F.; Yoshizaki, Takashi "Terrestrial planet compositions controlled by accretion disk magnetic field". Progress in Earth and Planetary Science, 2-a de julio 2021. 8 (1): 39. Bibcode:2021PEPS....8...39M. doi:10.1186/s40645-021-00429-4. ISSN 2197-4284. S2CID 235701559
  15. Linsky, Jeffrey (2019). Host Stars and their Effects on Exoplanet Atmospheres: An Introductory Overview. Lecture Notes in Physics. Vol. 955. Springer International Publishing. doi:10.1007/978-3-030-11452-7. ISBN 978-3-030-11451-0. S2CID 181923774
  16. Agol, Eric; Dorn, Caroline; Grimm, Simon L.; Turbet, Martin; Ducrot, Elsa; Delrez, Laetitia; Gillon, Michaël; Demory, Brice-Olivier; Burdanov, Artem; Barkaoui, Khalid; Benkhaldoun, Zouhair; Bolmont, Emeline; Burgasser, Adam; Carey, Sean; de Wit, Julien; Fabrycky, Daniel; Foreman-Mackey, Daniel; Haldemann, Jonas; Hernandez, David M.; Ingalls, James; Jehin, Emmanuel; Langford, Zachary; Leconte, Jérémy; Lederer, Susan M.; Luger, Rodrigo; Malhotra, Renu; Meadows, Victoria S.; Morris, Brett M.; Pozuelos, Francisco J.; Queloz, Didier; Raymond, Sean N.; Selsis, Franck; Sestovic, Marko; Triaud, Amaury H. M. J.; Van Grootel, Valérie (1 February 2021). "Refining the Transit-timing and Photometric Analysis of TRAPPIST-1: Masses, Radii, Densities, Dynamics, and Ephemerides". The Planetary Science Journal. 2 (1): 1. arXiv:2010.01074. Bibcode:2021PSJ.....2....1A. doi:10.3847/psj/abd022. ISSN 2632-3338. S2CID 222125312
  17. Grimm, Simon L.; Demory, Brice-Olivier; Gillon, Michaël; Dorn, Caroline; Agol, Eric; Burdanov, Artem; Delrez, Laetitia; Sestovic, Marko; Triaud, Amaury H. M. J.; Turbet, Martin; Bolmont, Émeline; Caldas, Anthony; Wit, Julien de; Jehin, Emmanuël; Leconte, Jérémy; Raymond, Sean N.; Van Grootel, Valérie; Burgasser, Adam J.; Carey, Sean; Fabrycky, Daniel; Heng, Kevin; Hernandez, David M.; Ingalls, James G.; Lederer, Susan; Selsis, Franck; Queloz, Didier (1-a de Majo 2018). "The nature of the TRAPPIST-1 exoplanets". Astronomy & Astrophysics. 613: A68. arXiv:1802.01377. Bibcode:2018A&A...613A..68G. doi:10.1051/0004-6361/201732233. ISSN 0004-6361. S2CID 3441829.
  18. Turbet, Martin; Bolmont, Emeline; Bourrier, Vincent; Demory, Brice-Olivier; Leconte, Jérémy; Owen, James; Wolf, Eric T. (Aŭgusto 2020). "A Review of Possible Planetary Atmospheres in the TRAPPIST-1 System". Space Science Reviews. 216 (5): 100. arXiv:2007.03334. Bibcode:2020SSRv..216..100T. doi:10.1007/s11214-020-00719-1. ISSN 1572-9672. PMC 7378127. PMID 32764836.
  19. Ducrot, Elsa (2-a de Aprilo 2021). "A brief history of the TRAPPIST-1 system Article sur invitation – Invited paper". Bulletin de la Société Royale des Sciences de Liège. 90. doi:10.25518/0037-9565.10277. ISSN 0037-9565. S2CID 246354436
  20. Lingam, Manasvi; Loeb, Avi (21-a de Junio 2021). Life in the Cosmos. Harvard University Press. doi:10.4159/9780674259959. ISBN 978-0-674-25995-9. S2CID 242834912.
  21. Wolf, Eric T. (6-a de Aprilo 2017). "Assessing the Habitability of the TRAPPIST-1 System Using a 3D Climate Model". The Astrophysical Journal Letters. 839 (1): L1. arXiv:1703.05815. Bibcode:2017ApJ...839L...1W. doi:10.3847/2041-8213/aa693a. S2CID 119082049.
  22. Vinson, Alec M.; Tamayo, Daniel; Hansen, Brad M. S. (1-a de Aŭgusto 2019). "The Chaotic Nature of TRAPPIST-1 Planetary Spin States". Monthly Notices of the Royal Astronomical Society. 488 (4): 5739–5747. arXiv:1905.11419. Bibcode:2019MNRAS.488.5739V. doi:10.1093/mnras/stz2113. ISSN 1365-2966. S2CID 167217467.
  23. Turbet, Martin; Bolmont, Emeline; Leconte, Jeremy; Forget, François; Selsis, Franck; Tobie, Gabriel; Caldas, Anthony; Naar, Joseph; Gillon, Michaël (1 April 2018). "Modeling climate diversity, tidal dynamics and the fate of volatiles on TRAPPIST-1 planets". Astronomy & Astrophysics. 612: A86. arXiv:1707.06927. Bibcode:2018A&A...612A..86T. doi:10.1051/0004-6361/201731620. ISSN 0004-6361. S2CID 53990543.
  24. Barr, Amy C.; Dobos, Vera; Kiss, László L. (1-a de Majo 2018). "Interior structures and tidal heating in the TRAPPIST-1 planets". Astronomy & Astrophysics. 613: A37. arXiv:1712.05641. Bibcode:2018A&A...613A..37B. doi:10.1051/0004-6361/201731992. ISSN 0004-6361. S2CID 119516532.
  25. Kislyakova, K. G.; Noack, L.; Johnstone, C. P.; Zaitsev, V. V.; Fossati, L.; Lammer, H.; Khodachenko, M. L.; Odert, P.; Güdel, M. (December 2017). "Magma oceans and enhanced volcanism on TRAPPIST-1 planets due to induction heating". Nature Astronomy. 1 (12): 878–885. arXiv:1710.08761. Bibcode:2017NatAs...1..878K. doi:10.1038/s41550-017-0284-0. ISSN 2397-3366. S2CID 119429870.
  26. Srinivas, Susheela (Aŭgusto 2017). "Are There Habitable Worlds Out There? – The Quest for Exoplanets" (PDF). Science Reporter. 54 (8): 14–20. ISSN 0036-8512
  27. Radnóti, Katalin (1 May 2021). "Exoplanets in physics classes". Journal of Physics: Conference Series. 1929 (1): 012015. Bibcode:2021JPhCS1929a2015R. doi:10.1088/1742-6596/1929/1/012015. hdl:10831/111866. ISSN 1742-6596. S2CID 235591431.
  28. Walsh, Kevin J. E. (2024). Planets of the Known Galaxy: Fact and Fiction About the Nearest Stars and Their Worlds. Science and Fiction. Cham: Springer Nature Switzerland. doi:10.1007/978-3-031-68218-6. ISBN 978-3-031-68217-9.
  29. Angosto, María Cascales; Zaragoza, Federico Mayor; Melón, José Miguel Ortiz (2017). Nobel-premiitoj 2016 (PDF). Centro de Estudios Ramón Areces.
  30. Wang, Nan; Lu, Lu-Yao; Liu, Hui-Gen; Chen, An-Dong; Lu, Tiger; Cui, Ao-Ran; Wang, Jun-Kai (1-a de Januaro 2025). "Development of Gravity Theories in the View of TRAPPIST-1e". Research in Astronomy and Astrophysics. 25 (1): 015003. doi:10.1088/1674-4527/ad9254. ISSN 1674-4527.