TTT

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon TTT (apartigilo).

La Tut-Tera Teksaĵo (TTT; angle World Wide Web (mallonge WWW) aŭ simile the Web [ŭeb]), estas unu el la multaj partoj de la Interreto, kaj post retpoŝto la due plej uzata parto. Ĝi estas sistemo de hipertekstaj dosieroj (aŭ paĝoj) interligitaj per la protokolo HTTP. Plej multaj TTT-paĝoj estas verkitaj en la hiperteksta marklingvo HTML aŭ ĝia nova versio XHTML. Iuj paĝoj kaj servoj uzas iun formon de XMLSGML.

Ankaŭ alispecaj dokumentoj, kiel plata teksto, PDF, Word-dokumentoj k.s. povas esti alligitaj hipertekste en TTT. TTT-dokumentoj povas ankaŭ esti uzataj kiel alirmaniero al aliaj partoj de la Interreto, kiel ekz. retpoŝto kaj FTP.

La Tut-Tera Teksaĵo estis lanĉita en marto 1989 kiel loka projekto de Tim Berners-Lee ĉe CERN en Ĝenevo. Li verkis la praversion en NeXT-komputilo en 1990, uzante la programon www, kiu estis TTT-legilo negrafika. Je la 6-a de aŭgusto 1991 Tim Berners-Lee prezentis, en reta konferenco alt.hypertext, mallongan priskribon de projekto World Wide Web (Tut-Tera Teksaĵo). Samtage TTT iĝis uzebla por ĉiuj interreta servo, kaj la 15-an de januaro 1992 fariĝis ekster-CERN-a servo.

En 1993 Marc Andreessen ĉe la Universitato de Ilinojo verkis la unuan grafikan TTT-legilon, Mosaic [mozej'ek]. Mosaic faciligis la uzadon de la TTT, kaj tial plipopularigis la TTT-on. Depost tiu tempo lanĉiĝas longa vico de diversaj TTT-legiloj kaj kompletaj retumiloj, per kiuj oni aliras TTT-on.

Eksteraj ligiloj

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube