TV5 Monde
TV5 Monde | |
---|---|
Firma emblemo | |
![]() | |
Ĝeneralaj informoj | |
Landoj | Francio |
Komenciĝo de elsendoj | 2-a de januaro 1984 |
TV5 Monde estas internacia televidkanalo kiu elsendas 24 horojn sur 24 en la franca lingvo. TV5 Monde estas la kvara plej grava tutmonda televidkanalo post MTV, CNN kaj BBC World.
Historio[redakti | redakti fonton]
La fundintoj de TV 5 estas : TF1, Antenne 2, FR3, TSR kaj RTBF. En 1986 aliĝis la konsorcio de Kebekio (CTQC) formita de Radio-Canada kaj Télé-Québec. TF1 ĉesas kunlabori en 1987 okaze de ĝia privatigo.
Ĝi komencis elsendi la 2-an de januaro 1984. Nomita TV5 ĝis 2006 kiam al ĝia nomo oni aldonis Monde (mondo) por substreki ĝian tutmondan kampon.
Programoj[redakti | redakti fonton]
La plejparto de la programaro konsistas el novaĵoj, dokumentfilmoj, filmoj kaj programoj por ĝenerala publiko.
La plimulto de la enhavo venas de la servoj de la publikaj televidoj de franclingvaj landoj. Ili estas:
- France 2
- France 3
- France 5
- ARTE France
- RTBF (Radio Télévision Belge de la Communauté Française) de Belgio
- TSR (Télévision Suisse Romande de Svislando)
- Radio-Canada de Kanado
- Télé-Québec de Kanado
- RFO (Réseau France Outremer)
- CIRTEF (Conseil International des Radios-Télévisions d'Expression Française).
La elsendoj dividiĝas en 8 regionaj satelitaj elsendoj: Afriko, Latinameriko, Azio, Usono, Eŭropo, Francio/Belgio/Svislando, Proksima Oriento (ekde Parizo) kaj Kebekio/Kanado (ekde Montralo). La programoj estas subtekstataj en 10 lingvoj.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retpaĝo de TV5 Monde www.tv5.org