Ta' marbuta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izolite Fine Interne Komence
ة ـة -

La ta' marbuta (en araba تاء مربوطة, tāʾ marbūṭa, tio estas «ligita ta'») estas varianto de la litero ta' kiu reprezentas la morfemon ĝenerale femenina /-at/ kiam ĝi estas la lasta litero de vorto.[1] La litero ta' konvencie nomiĝas, por distingi ĝin de la ta marbuta, ta maftūḥa, tio estas, malferma (en araba تاء مفتوحة).

Historio[redakti | redakti fonton]

Historie ĝi prononciĝis kiel /h/, kaj pro tio la ta marbuta havas la formon de la ه (hāʾ). Ĉar ĝi estas fakte kombinaĵo de ambaŭ literoj, la ta marbuta ne estas konsiderata parto de la origina araba alfabeto, simile al la ء (hamza).

Kiam la vortoj kiuj enhavas tiun simbolon pasas al aliaj lingvoj skribitaj per araba alfabeto (kiaj la persa), ili ekhavas ه aŭ ت, laŭ la ĝeneralaj reguloj de gramatiko de la ricevanta lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Corriente, Federico (1980). «Lección 3.ª: Grafonomía». Gramática árabe. Madrid: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura. pp. 41-51. ISBN 84-7472-017-6.